Ĉeĥoslovaka armeo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
- {{redaktata}}
Linio 64: Linio 64:
* [http://www.youtube.com/watch?v=IfNBsytwfM0&feature=related Ĉeĥoslovaka kirasita tekniko 1918-1938 - video]
* [http://www.youtube.com/watch?v=IfNBsytwfM0&feature=related Ĉeĥoslovaka kirasita tekniko 1918-1938 - video]


[[Kategorio:Ĉeĥoslovakaj armilaferoj]]
[[Kategorio:Armeaferoj de Ĉeĥoslovakio]]
[[Kategorio:Armitaj fortoj de Ĉeĥoslovakio]]
[[Kategorio:Armitaj fortoj de Ĉeĥoslovakio]]



Kiel registrite je 09:18, 2 jun. 2010

Ĉeĥoslovakaj soldatoj kun fusiloj modelo 24
Ĉeĥoslovakaj soldatoj kun malpeza mitralo modelo 26

Ĉeĥoslovaka armeo kreis ĉefan parton de la armitaj fortoj de Ĉeĥoslovakio ekde ties estiĝo en la jaro 1918. En la jaroj 1939-1945 pro sekvoj de disbato de la respubliko ĝi pereis, ĝi estis renovigita post fino de la dua mondmilito kaj sian nomon ĝi portis ĝis la jaro 1954, kiam ĝi estis post la 10-a kunveno de KPĈ alinomita kiel Ĉeĥoslovaka popola armeo. Al sia devena nomo ĝi revenis en la jaro 1990 kaj pereis pro sekvo de divido de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1992.

Estiĝo de la armeo 1918-1920

Post la disbato de Aŭstrio-Hungario kaj kreo de Ĉeĥoslovaka respubliko en oktobro de 1918 okazis formigado de nova ĉeĥoslovaka armeo. Eĉ kiam ekzistis konsideroj pri tio, ke la armeo estos en la nova ŝtato anstataŭigita per milico, tiu ĉu koncepto fiaskis kaj la nova ĉeĥoslovaka armeo transprenis fakte bazajn aŭstriaj-hungarajn defendleĝojn. Kiel la unuaj estiĝis volontulaj organizaĵoj, kiuj plimulte konsistis el la eksaj ĉeĥaj soldatoj de aŭstria-hungara armeo. Al ili iom post iom aliĝis taĉmentoj de ĉeĥoslovakaj legioj en Italio kaj en Francio, sed kiuj estis subigitaj al komandantoj el tiuj ĉi landoj. Pro kaŭzo de manko de fakuloj estis fermita la 20-an de januaro 1919 kontrakto, en kiu estis difinite, ke estro de franca misio estos samtempe estro de la ĉefa stabo de Ĉeĥoslovaka armeo.

Ĉeĥoslovaka armeo en bataloj kontraŭ hungaroj en Slovakio

La kreigado de la ĉeĥoslovaka armeo okazis dum funkciado kaj karekterize projekciis en ĝin bataloj, kiujn la ĉeĥoslovakaj soldatoj devis partopreni. En novembro kaj en decembro de la jaro 1918 okazis bataloj kontraŭ germanaj separatistoj, kiuj volis alligi la ĉeĥan limregionon al Germanio, dum kio la ĉeĥoslovaka armeo fine sukcesis ĉiun teritorion, ku apartenis al Krono Ĉeĥa. La armeo ankaŭ sekurigis Teŝinion, kio kulminis per la t.n. Septaga milito en januaro de 1919. Ĉeĥoslovaka-polan disputon je Teŝinio oni sukcesis diplomate egaligi nur en la jaro 1920. Sed la plej malfacila situacio venis en Slovakio kaj en Karpata Rutenio, kie hungaroj ne volis rezigni pri siaj teritoriaj ambicioj. Se konkerado de suda Slovakio fare de la ĉeĥoslovaka armeo okazis komence de la jaro 1919 tute sukcese, poste post eksplodo de bolŝevika revolucio en Hungario okazis ŝanĝo de la situacio. La bone armita hungara armeo konkeris grandan parton de Slovakio kaj al katastrofo devis malhelpi nur alŝovo de alfortoj gvidataj de Josef Šnejdárek, kies soldataroj en batalo je Zvolen kaŭzis turnon kaj denove ĝi sekurigis la regionojn konkeritaj fare de la hungaroj.

En la jaro 1920 okazis dissolvo de la lastaj volontulaj korpusoj kaj estis akceptita unifiko, dum kiu estis dislokitaj regulaj regimentoj de Ĉeĥoslovaka armeo. Samtempe okazis ankaŭ reveno de ĉeĥoslovakaj legioj el Rusio, pro kio la armeo akiris pluajn spertajn batalantojn.

La armeo en la 20-aj jaroj

Haŭbizo 10cm montara haŭbizo M 16/19

En la ĉeĥoslovaka armeo okazis en la jaro 1922 plua reorganizado, dum kiu estiĝis 12 infanteriaj divizioj, 2 montaraj brigadoj kaj 3 rajdistaj brigadoj, kun suma nombro 150.000 viroj. Tiu ĉi paca stato povis esti okaze de endanĝerigo plinombrita je rekrutoj, subigantaj al baza soldata servo. Tiu daŭris 24 monatojn, ekde la jaro 1924 nur 18 monatojn. La ĉeĥoslovaka armeo ankaŭ tre emfazis armilaron, kiu konsistis el diversaj tipoj de armiloj kun neunueca municio. La baza armilo de la soldatoj tiel fariĝis fusilo modelo 24, kiu eliris el tipo Mauser same kiel oficira pistolo modelo 24. En la armilaron estis enkondukita peza mitralo modelo 24 kaj malpeza mitralo modelo 26. Granda parto de kanonoj, transprenita post la aŭstria-hungara armeo (ekz. 7,5cm montara kanono M 15, 10cm montara haŭbizo M 1615cm vulgara haŭbizo M 14), estis fabrikata fare de pilzena fabriko Škoda, kiu en fabrikado de diversaj tipoj de kanonoj kaj haŭbizoj daŭrigis eĉ en postmilita periodo. En la armeon oni komencis enkonduki ankaŭ la unuajn artileriajn tirilojn, unue importitajn, pli poste eĉ de ĉeĥa produkto (de fabrikantoj Škoda Plzeň, Praga) kaj ankaŭ ŝarĝaŭtomobilojn. Inter la ekipo de la armeo ankaŭ apartenis kirasitaj aŭtomobiloj (KA modelo 23, KA modelo 27, KA modelo 30), kirasitaj trajnoj aŭ kirasitaj drezinoj. La armeo ankaŭ aĉetis la unuajn tankojn el Francio, kiuj estis Renaultoj FT-17. Post la aŭstria-hungara armeo restis en Ĉeĥoslovakio diversaj tipoj de aviadiloj (ekz. Hansa Brandenburg B.I, Phönix C.I, Aviatik D.I kaj pluaj), sed kiuj estis malnovtipaj kaj en nebona teknika stato. Pli poste estis por la armeo akiritaj aviadiloj el Francio (SPAD S.VII, SPAD S.XIII, Salmson 2 kaj aliaj) - vidu Ĉeĥoslovakaj armeaj aviadiloj post la unua mondmilito. Sed baldaŭ ekkuris fabrikado de la unuaj ĉeĥoslovakaj armeaj aviadiloj, inter la plej sukcesaj tipoj apartenis Avia BH-3, Avia BH-9, Aero A-18, Aero A-11Letov Š-18.

En la periodo de komenco de la 20-aj jaroj estis fermitaj aliancanaj kontraktoj kun Francio kontraŭ Germanio kaj kun Jugoslavio kaj Rumanio kontraŭ Hungario (la t.n. Malgranda interkonsento). Ekde duono de la 20-aj jaroj la situacio ŝanĝiĝis ankaŭ en gvidado de la armeo, al la plej superaj postenoj venis ĉeĥoslovakaj generaloj kaj influo de la franca armea misio sinkis. La unua ĉeĥoslovaka estro de la ĉefstabo fariĝis generalo Jan Syrový.

La armeo en la 30-aj jaroj

Dosiero:LT vz 35.PNG
Ĉeĥoslovaka tanko LT-35
Ĉeĥoslovaka persekut-aviadilo Avia B-534

Komence de la 30-aj jaroj komenciĝis videble ŝanĝiĝi la sekureca situacio de Ĉeĥoslovakio. Al potenco en Germanio venis Adolf Hitler, pri kies ekspanziemaj intencoj ne estis dubinde. La ĉeĥoslovaka armeo devis rapide reagi al tiu ĉi stato per principaj disponoj, nome eĉ spite al tio, ke la monda ekonomiko troviĝis en ekonomia krizo. La plej alta konsilantaro de la defendo de ŝtato decidis en la jaro 1934 rapidigi modernigo de la armeo kaj plenigi la armilaron. Ŝanĝojn alportis ankaŭ nomigo de generalo Ludvík Krejčí en frunton de la armeo, kiu faris vicon de necesaj disponoj. Estis farita reorganizo kaj modernigo de la armeo, denove enkondukita dujara baza militservo, oni komencis konstrui limregionajn fortikaĵojn.[1] La armeaj elspezoj por la defendo de la ŝtato senĉese kreskis kaj dank' al ili venis ankaŭ novaj laborokazoj por ĉeĥoslovakaj civitanoj.

La ĉeĥoslovaka armeo akiris en tiu ĉi perodo novajn tipojn de armiloj. Estis konstruita nova peza mitralo modelo 37, en brna armilfabriko prepariĝis fabrikado de la unua ĉeĥoslovaka mitraleto. Artilerio kaj infanterio estis ekipitaj per novaj haŭbizoj kaj kanonoj (ekz. 3,5cm kontraŭtanka kanono modelo 37, 10,5cm vulgara kanono modelo 35 kaj pluaj), okazis granda alkresko de nombro de artileriaj tiriloj, ŝarĝ- kaj personaj aŭtomobiloj (ekz. Tatra 85, Praga RN, Tatra 57) kaj motorcikloj. La armeo estis ekipita iom post iom per tanketo modelo 33 kaj tankoj LT-34 kaj LT-35, prepariĝis produktado de moderna tanko LT-38. Estis modernigita ankaŭ floto, la plej disvastigita persekut-aviadilo fariĝis Avia B-534, la plej disvastigita bombaviadilo Letov Š-328. En franca licenco estis fabrikata plurcela aviadilo Aero MB-200, en soveta licenco denove Tupolev SB-2. Estis preparata produktado de modernaj ĉasaviadiloj Avia B-35 kaj Avia B-135.

En la jaro 1935 Ĉeĥoslovakio fermis aliancanan kontrakton kun Sovetunio. La reorganizo de la ĉeĥoslovaka armeo estis finita en la jaro 1938. En paco ĝi konsistis el 7 komandantejoj de korpusoj, 17 infanteriaj divizioj kaj 4 rapidaj divizioj, dum kio ties nombra stato faris 200.000 viroj. En majo de la jaro 1938 estis sekve de la malboniĝanta situacio proklamita parta mobilizo kaj la 23-an de septembro 1938 pro sekvoj de munkena krizo la mobilizo ĝenerala.[2] Post akcepto de la kondiĉoj de la Munkena interkonsento la limregionaj regionoj de Ĉeĥoslovakio estis iom post iom transdonitaj al Germanio, Pollando kaj Hungario. La armeo en tiu ĉi periodo partoprenis ne nur en evakuado de tiuj ĉi regionoj kaj certigado de la novaj ŝtatlimoj, sed ĝi gvidis batalojn precipe kontraŭ hungaroj kaj kontraŭ ukrainaj naciistoj. Armitaj kunpuŝiĝoj okazis eĉ kontraŭ germanoj, kiuj volis alproprumi pli da teritorio, ol difinis la Munkena interkonsento. Plua reorganizo jam ne estis tempo por fari ĝin, ĉar la lando estis en marto de 1939 aneksita fare de germanoj kaj estiĝis Protektorato Bohemio kaj Moravio, en Slovakio estiĝis memstara Slovaka ŝtato.[3]

Ĉeĥoslovakaj soldatoj en la milita konflikto

Ĉeĥoslovakaj soldatoj en Belgio

En marto de 1939 estiĝis diferencaj kondiĉoj por la soldatoj el Bohemio kaj Moravio kaj por la soldatoj el Slovakio. Dum en la ĉeĥaj landoj la armeo estis dissolvita kaj estiĝis sole nenombra marioneta registara soldataro, poste en Slovakio okazis difino de Slovaka armeo, kiu partoprenis en invado en Pollandon eĉ en Operaco Barbarossa kaj en sekvaj bataloj kontraŭ Sovetunio. Granda grupo de soldatoj el la ĉeĥaj landoj, sed ankaŭ kelkaj slovakaj soldatoj, foriris en la unuaj jaroj post la disbato de la respubliko eksterlanden, kie ili partoprenis en bataloj surflanke de Aliancanoj. Unue ili batalis kontraŭ germanoj en Pollando kaj en Francio, en la jaro 1940 komencis kreiĝi eksterlandaj taĉmentoj en Palestino, kie estiĝis Ĉeĥoslovaka infanteria bataliono 11 - Orienta, kiu eminentiĝis en bataloj en Tobruko kaj kiu iom post iom diskreskis en Ĉeĥoslovakan memstaran kirasitan brigadon. En flugbatalo je Britio eminentiĝis per karakteriza maniero Ĉeĥoslovakaj skadroj en RAF. En Sovetunio estiĝis en la jaro 1942 la 1-a ĉeĥoslovaka memstara kampa bataliono, kiu post batalo ĉe Sokolovo, batalo je Kievo kaj partopreno en Ĵitomira-berdiĉeva operaco diskreskiĝis en la 1-an ĉeĥoslovakan armean korpuson. En USSR estiĝis ankaŭ la 1-a ĉeĥoslovaka persekut-flug regimento, kiu pase de la tempo diskreksiĝis al divizio, kaj la 2-a ĉeĥoslovaka paraŝutista brigado, kiu rekrutiĝis precipe el slovakaj soldatoj, kiuj transiris al flanko de Aliancanoj. Tiuj ĉi orientaj taĉmentoj eniris fine de la jaro 1944 en karpata-duklan operacon kaj komence de la jaro 1945 en Ostrava operaco sur la teritorio de Ĉeĥoslovakio jam kiel forta kaj bone armilekipita armeo.

Multe da ĉeĥoslovakaj soldatoj estis dum la milito enigita en enlandan kontraŭnazian rezistmovadon aŭ agadis en partizana rezistmovado kaj sur la teritorio de Bohemio kaj Moravio, kaj sur la teritorio de Slovakio dum Slovaka nacia ribelo. En la jaro 1945 la soldatoj aktive eniĝis en majan ribelon, kiu estis unu el la faktoroj de detruigo de fronto kaj rapida liberigo de la ĉeĥaj landoj en la fino de la milito mem.

Ĉeĥoslovaka armeo 1945-1954

"Ĉeĥoslovaka" memmova kanono SU-100
Ĉeĥoslovaka MiG-15bis (ĉeĥoslovaka markigo S-103) en Berlina muzeo

La 25-an de majo 1945 estis aprobita la t.n. Dumtempa organizado de la ĉeĥoslovaka defendpotenco, laŭ kiu okazis reorganizo de la ĉeĥoslovaka armeo. En la landon iom post iom estis revenantaj soldatoj, kiuj batalis kontraŭ la naziismo en ĉiuj batalfrontoj de la dua mondmilito. La teritorio de Ĉeĥoslovakio estis dividita en kvar regionojn, en kiuj estiĝis iom post iom 16 infanteriaj divizioj, kiujn plenigis tanka korpuso kaj artileria divizio. La komenca optimismo en la planoj por alikonstruo de la armeo estis alternigita per sobriĝo, fontanta pro malharmoniigita postmilita ekonomiko kaj pro mano de homaj kaj materialaj fontoj. La ĉeĥoslovaka armeo estis post la milito komisiita por fari forŝovon de germanoj kaj hungaroj kaj ĝi estis enigita en helpon en la nacia ekonomio. Apud la taĉmentoj de Korpuso de nacia sekureco ĝi partoprenis ankaŭ en bataloj kontraŭ banderanoj. Post reorganizo de la armeo en la jaro 1947 estis malaltigitaj statoj kaj vico de taĉmentoj pereis. Post la jaro 1948, kiam la potencon en Ĉeĥoslovakio ekprenis komunistoj, okazis karakterizaj ŝanĝoj eĉ en la armeo. El la armeo estis devigita foriri pli ol duono de oficiroj, komencis okazi eĉ persekutoj de soldatoj. Enkadre de la politikaj procesoj estis juĝitaj precipe la soldatoj, kiuj batalis dum la dua mondmilito en okcidenta Eŭropo, sed paradokse okazis eĉ persekutado de kelkaj soldatoj, batalantaj dum la milito el la batalfronto orienta. La armeo tute venis en la potencon de KPĈ kaj en la jaro 1950 okazis principa reorganizo laŭ la soveta modelo. En la jaro 1951 estis inter Ĉeĥoslovakio kaj Sovetunio subskribita Interkonsento pri maniero kaj kondiĉoj de rekapitulo por liverita armilaro kaj materialo, laŭ kiu Sovetunio donis krediton en alteco de preskaŭ 44 milionoj da rubloj por aĉeto de armea tekniko, sed precipe de aviadiloj kaj radiolokatoroj. Okazis plialtigo de armigo kaj plialtigado de nombroj de anoj de la armeo, kiu post la jaro 1953 superis 300 mil personoj.

Por la ĉeĥoslovaka armeo estis en la postmilita periodo tipa stato, kiam sur la teritorio de Ĉeĥoslovakio troviĝis diversa armilaro, kiu devenis eble el la tuta Eŭropo kaj Usono. Temis pri tankoj LT-38, LLT (LT-40), M5 Stuart, Crusader, Challenger, Cromwell, Sherman Firefly, T-70, T-34/76, T-34/85, IS-2, Pz-III, Pz-IV, Panther, Tiger, memmovaj kanonoj SU-76, SU-85, ST-38 I, ST-38 II, StuG III, 43M Zrínyi II, SU-100, ISU-152, diversaj tipoj de kanonoj kaj ties tiriloj, kirasitaj veturiloj, aŭtomobiloj aŭ malpezaj armiloj. La ĉeĥoslovaka armea floto disponis la tutan vicon de aviadiloj, kiuj estis post la milito tipe markitaj (vidu Markigo de la aviadiloj uzataj en Ĉeĥoslovakio post la dua mondmilito). La orientado al Sovetunio post ferbruara renverso fakte solvis ankaŭ direktado de havigado de plua armilaro. La ĉeĥoslovaka armeo komencis iom post elimini britiajn, usonajn aŭ germanajn tankojn kaj aviadilojn kaj komenciĝis orientiĝi aŭ al armilaro fabrikata en USSR, al soveta armilaro fabrikata en licenco en Ĉeĥoslovakio aŭ al propraj ĉeĥoslovakaj armiloj, kirasitaj aŭtomobiloj aŭ transportaj rimedoj. Se la surteraj fortoj uzis ĝis duono de la 50-aj jaroj teknikon, kiu estiĝis fakte dum la dua mondmilito, poste en la floto okazis signifa modernigo. En la armilaron estis en tiu ĉi periodo enkondukitaj batalaviadiloj Iljuŝin Il-10, fuz-ĉasaviadiloj Jakovlev Jak-17, Jakovlev Jak-23, MiG-15 kaj MiG-17 fuz-bombaviadilo Iljuŝin Il-28.

En junio de la jaro 1954 en Prago okazis la 10-a kunveno de KPĈ, kiu konstatis, ke Ĉeĥoslovaka armeo fariĝis armeo popola, edukata al senlima sindoneco kaj amo al la popol-demokrata patrujo. La nomo Ĉeĥoslovaka armeo estis tiel ŝanĝita al Ĉeĥoslovaka popola armeo.

Ĉeĥoslovaka armeo 1990-1992

Batalveturilo de infanterio BVP-I,

Post ŝanĝo de reĝimo, kiu okazis en novembro de 1989, okazis en Ĉeĥoslovaka popola armeo vico da ŝanĝoj. Kiel unu el la unuaj "videblaj" punktoj estis ties alinomado al ĉeĥoslovaka armeo, kiu okazis laŭ leĝo n-ro 74/1990 Sb. el la tago de la 14-a de marto 1990. Estis iom post mallongigata soldata servo, estis akceptita leĝo pri civila servo. Sinkis nombro de profesiaj anoj de la armeo kaj en junio de 1991 pereis Varsovia interkonsento. En harmoniigo de Kontrakto pri konvenciaj armitaj fortoj en Eŭropo estis difinitaj maksimumaj nombroj de la anoj de armeo kaj ties armilaro, pro kio okazis ilia plua malaltigado. En ŝanĝo de jaroj 1991 kaj 1992 venis nova reorganizo de la armeo, kiu estis reago al la ŝanĝiĝanta sekureca situacio en Eŭropo. Al la 31-a de decembro okazis pereo de Ĉeĥoslovakio, kiu estis apartigita en Ĉeĥion kaj Slovakion. En tiu ĉi konekso okazis ankaŭ divido de Ĉeĥoslovaka armeo al Armeo de Ĉeĥa respubliko kaj Armeo de Slovaka respubliko.

Referencoj

  1. Vojenské dějiny Československa III. díl. 1. vyd. Praha : Naše vojsko, 1987. 584 s. ISBN 28-044-87. p. 424.
  2. Vojenské dějiny Československa III. díl. 1. vyd. Praha : Naše vojsko, 1987. 584 s. ISBN 28-044-87. p. 511.
  3. KLIMENT, Charles K.; NAKLÁDAL, Břetislav. Slovenská armáda 1939–1945. Praha : Levné knihy KMa, 2006. 366 s. ISBN 80-7309-396-2. p. 16.

Literaturo

  • Kolektiv autorů, Vojenské dějiny Československa, Naše vojsko, 1989

Rilataj artikoloj

Eksteraj ligiloj