Ni Estas Niaj Montaroj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
AndyHM (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
e roboto modifo de: ro:Noi suntem munții noștri |
||
Linio 25: | Linio 25: | ||
[[hy:Մենք ենք, մեր սարերը]] |
[[hy:Մենք ենք, մեր սարերը]] |
||
[[ja:我らの山]] |
[[ja:我らの山]] |
||
[[ro:Noi suntem |
[[ro:Noi suntem munții noștri]] |
||
[[ru:Мы — наши горы]] |
[[ru:Мы — наши горы]] |
||
[[sr:Mi smo naše planine]] |
[[sr:Mi smo naše planine]] |
Kiel registrite je 08:44, 7 jun. 2010
"Ni Estas Niaj Montaroj" (armene Մենք ենք մեր սարերը - Menq enq mer sarerè) estas armena monumento troviĝanta en Stepanakerto,[1] ĉefurbo de la neagnoskita respubliko Montara Karabaĥo.
La skulptaĵo, finita en 1967 de Sargis Baghdasarjan, estis adoptata kaj agnoskata kiel la simbolo de Montara Karabaĥo. Ĝi estis farita el tofo, kaj desegnas vizaĝojn de viro kaj ino el fruaj epokoj, reprezentante la montaran popolon de tiu ĉi antikva regiono.
Ĝi ankaŭ estas konata kiel "Tatik yev Papik" (Տատիկ և Պապիկ) en la orient-armena kaj "Mamig yev Babig" (Մամիկ եւ Պապիկ) en la okcident-armena , kaj tradukata kiel "Avĉjo kaj Avnjo". La skulptaĵo ankaŭ aperas en la militŝildo de Montara Karabaĥo.
La bildo de Ni Estas Niaj Montaroj okazigis polemikaĵojn en Eŭrovido 2009: unue ĝi aperis en la antaŭfino en etfilma enkondukaĵo de Armenio kune al aliaj simboloj (Patrino Armenio, Placo de la Respubliko, Garni, Opero i.a.) de la Respubliko Armenio, kaj kiam ĝi estis forviŝita pro azeraj protestoj, Armenio reaperigis ĝin ĉi-foje en bildo malantaŭ Siruŝo dum la balotado-sesio.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Artsakh: A Photographic Journey by Hrair Khatcherian, p.49. ISBN 0-9697620-0-7