298 Baptistina: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: zh:小行星298
Kwamikagami (diskuto | kontribuoj)
e Baptistina alinomita al 298 Baptistino
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:31, 29 jun. 2010

La (298) Baptistina estas asteroido de la asteroida ĉefzono, kiun malkovris la 9-an de septembro de 1890 Auguste Charlois en observatorio de Nizza.

Baptistina rivoluas en distanco de 2,0474 (perihelio) ĝis 2,481 (afelio) astronomiaj unuoj dum 3,4065 jaroj ĉirkaŭ la Suno. La rivoluvojo estas 6,2847° al la ekliptiko, la vojekscentreco estas 0,0957.

Baptistina havas la diametron de ĉ. 40 km kaj apartenas al la karbon-kondritaj asteroidoj.

Kolizia teorio

Samvoje rivoluas pluraj malgrandaj objektoj kun la samaj proprecoj. Tio kondukis al teorio, ke Baptistina koliziis kun alia asteroido. Laŭ komputila simulado en Usono rezultis, ke plej verŝajne okazis la kolozio antaŭ ĉ. 160 milionoj da jaroj. Baptistina tiutempe estis 170 kilometrojn granda kaj koliziis kun 60-kilometrojn granda asteroido. Tiam estiĝis pli ol 100.000 romperoj kun grando pli ol 1 kilometro. Samtempe estiĝis ĉ. 300 eroj kun pli ol 10-kilometra diametro. Ĉ. 2 procentojn fortiris la gravita forto de Marso kaj Jupitero.

Ĝi devas respondeci plej verŝajne pro la meteora inpakto antaŭ 65 milionoj da jaroj pro formorto de la dinasaŭroj. Ankaŭ la karakteriza kratero Tycho sur la Mondo (sude) kun probablo de 70 % estas ligita al tiu asteroido.


Literaturo

  • William F. Bottke et al.: „An asteroid breakup 160 Myr ago as the probable source of the K/T impactor“, in: Nature Bd. 449, Jg. 2007, S. 48-53. COI:10.1038/nature06070