Hrušovany (distrikto Topoľčany): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e roboto modifo de: fr:Hrušovany |
e roboto aldono de: war:Hrušovany, Distrito han Topoľčany |
||
Linio 30: | Linio 30: | ||
[[hu:Nyitrakörtvélyes]] |
[[hu:Nyitrakörtvélyes]] |
||
[[sk:Hrušovany (okres Topoľčany)]] |
[[sk:Hrušovany (okres Topoľčany)]] |
||
[[war:Hrušovany, Distrito han Topoľčany]] |
Kiel registrite je 07:49, 30 jun. 2010
Hrušovany, hungare Nyitrakörtvélyes [njitrakortvEjeŝ] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany. Pro peto de la poŝto al la origina hungara loknomo aldoniĝis ankaŭ Nyitra por fari diferencon de la similaj komunumoj.
Bazaj informoj
- Areo: 6km²
- Alto super la marnivelo: 158 m
- koordinatoj: 48° 26′ 00″ N 18° 05′ 30″ O / 48.43333 °N, 18.09167 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 26′ 00″ N 18° 05′ 30″ O / 48.43333 °N, 18.09167 °O (mapo)
- Loĝantaro: 1130
- Poŝtkodo: 956 13
- Aŭtokodo: TO
- Telefonprefikso: 38
Situo
Hrušovany situas en valo, laŭ dekstra bordo de Nitra (rivero), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Topoľčany-Nitra. La vilaĝo kontaktiĝas kun Koniarovce kaj Preseľany. Topoľčany troviĝas 15 km-ojn.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Antaŭ la hungaroj ĝi apartenis al la Grandmoravia Regno. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1318 laŭ tiama hungara ortografio "Kurtveles". Tiam la kampoj apartenis al episkopejo de Nyitra. En 1787 vivis tie 412 homoj en 43 domoj, en 1828 484 homoj en 69 domoj. En 1825, 1835 kaj en 1889 incendioj okazis. En 1910 loĝis en Nyitrakörtvélyes 565 homoj, (538 slovakoj, 8 germanoj, 6 hungaroj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nagytapolcsány, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1944 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Hrušovany 1155 homoj, (1130 slovakoj, 3 hungaroj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo el la 17-a jarcento, en 1736 kaj en la 19-a jarcento trakonstruiĝis
- sonorilostablo el la 19-a jarcento