Tudora rozo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
LucienBOT (diskuto | kontribuoj)
Linio 29: Linio 29:
[[no:Tudorrose]]
[[no:Tudorrose]]
[[pt:Rosa de Tudor]]
[[pt:Rosa de Tudor]]
[[ru:Тюдоровская роза]]
[[sv:Tudorrosen]]
[[sv:Tudorrosen]]
[[zh:都铎玫瑰]]
[[zh:都铎玫瑰]]

Kiel registrite je 21:32, 30 jun. 2010

simpla grafikaĵo de la simbolo de Tudora Rozo

La Tudora Rozo estas simbolo por la unuiĝo de la nobelaj dinastioj Lankasteroj kaj Jorkoj en Anglio al nova dinastio de Tudoroj.

Post la batalo de Bosworth Field, Rikardo la 3-a en 1485 perdis la anglian reĝan kronon al Henriko Tudoro, pli poste konata kiel Henriko la 7-a. Henriko geedziĝis kun Elizabeta de Jorko, la nevino de Rikardo kaj tiu nupto estis la fino de la Milito de rozoj.

La blanka rozo estis la simbolo de la Jorkoj kaj la ruĝa rozo reprezentis la Lankasterojn. En la Tudora Rozo ambaŭ unuiĝas al ruĝa rozo kun blanka centro.

Ankoraŭ nuntempe la Tudora Rozo estas simbolo por Anglio kaj aperas ekzemple en la blazono de Britio kaj la blazono de Kanado. La usona armea instituto pri heraldiko en sia blazono uzas la Tudoran Rozon por memorigi pri la ondo de loĝigo de Nordameriko el Anglio dum la epoko de la Tudoroj.

Per la uzo de la insigno en multaj blazonoj la Tudora Rozo konsideratas heraldika figuro kaj pli ol simpla simbolo.

En botaniko la blanka rozo korespondas al la variaĵo latine nomata rosa alba semiplena, kaj la ruĝa rozo (ekzemple) al la aparte intense ruĝa variaĵo rosa gallica.