Æ: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
Airon90 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
[[Skribarto]] > [[Alfabeto]] > [[Litero]] > Æ |
|||
---- |
|||
{{signo|Æ æ}} |
{{signo|Æ æ}} |
||
'''Æ''', [[minusklo|minuskle]] '''æ''', estas la 27-a litero de la alfabetoj [[Dana lingvo|dana]] (prononcata [e]), kaj [[Norvega lingvo|norvega]], kaj litero ankaŭ de la [[Feroa lingvo|Feroa]], [[Islanda lingvo|Islanda]] (32-a litero) kaj mortintaj [[Norena lingvo|Norena]] kaj [[Anglosaksa lingvo|Anglosaksa]] lingvoj. Ĝia minusklo en la [[Internacia Fonetika Alfabeto]] simbolas sonon meze inter la [[Esperanto|Esperantaj]] "a" kaj "e" (kiel la ''a'' de ''c'''a'''t'' "kato" Angle, aŭ la ''a'' de ''m'''a'''nd'' "viro" Dane). Similan sonon ĝi havas en la Norvega, kaj havis en la Anglosaksa kaj Praislanda/Pranorvega (= Norena), dum ĝi Dane pli similas al Esperanta "e". Modernislande ĝi [[diftongiĝis]] al [aj] (ekzemple ''h'''æ'''!'' "sa!", de Usonangla ''Hi!'' [haj]). Por la IFA-sono [æ] la [[Finna lingvo|Finna]] kaj [[Sveda lingvo|Sveda]] uzas la literon [[ä]], en la [[Hungara lingvo|Hungara]] ĝi estas skribata [[e]]. (La [[Germana lingvo|Germana]] ''ä'' pli similas al la Dana ''æ''.) |

Kiel registrite je 14:57, 5 jul. 2010
Æ, minuskle æ, estas la 27-a litero de la alfabetoj dana (prononcata [e]), kaj norvega, kaj litero ankaŭ de la Feroa, Islanda (32-a litero) kaj mortintaj Norena kaj Anglosaksa lingvoj. Ĝia minusklo en la Internacia Fonetika Alfabeto simbolas sonon meze inter la Esperantaj "a" kaj "e" (kiel la a de cat "kato" Angle, aŭ la a de mand "viro" Dane). Similan sonon ĝi havas en la Norvega, kaj havis en la Anglosaksa kaj Praislanda/Pranorvega (= Norena), dum ĝi Dane pli similas al Esperanta "e". Modernislande ĝi diftongiĝis al [aj] (ekzemple hæ! "sa!", de Usonangla Hi! [haj]). Por la IFA-sono [æ] la Finna kaj Sveda uzas la literon ä, en la Hungara ĝi estas skribata e. (La Germana ä pli similas al la Dana æ.)
Ĝi devenas de ligaturo inter A kaj E, kiu ankaŭ estigis ä, kaj fakte, ĝi estas unu el la plej antikvaj ligaturoj, uzita jam en la frua latina alfabeto (kun la arkaa prononco [aj], kiel en CÆSAR [kajsar], kaj [e] en malfrua epoko [Ĉesar]). Kiel ligaturon ĝin uzas ankaŭ aliaj alfabetoj, ekzemple la angla.
En Dan-Norvega aboco-sinsekvo Æ sekvas Z kaj antaŭas Ø, dum ĝi Island-aboce sekvas þ kaj antaŭas Ö.
La unikodaj valoroj de Æ/æ estas 198 kaj 230. La litero estas (kun la samaj numeroj) en la kodo ISO 8859-1.