Sereso (regiona distrikto): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: war:Serres (prefektura)
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: lt:Serių nomas
Linio 32: Linio 32:
[[ko:세레스 현]]
[[ko:세레스 현]]
[[la:Serrhae (nomus Graeciae)]]
[[la:Serrhae (nomus Graeciae)]]
[[lt:Serių nomas]]
[[nl:Serres (departement)]]
[[nl:Serres (departement)]]
[[nn:Sérres prefektur]]
[[nn:Sérres prefektur]]

Kiel registrite je 17:27, 7 jul. 2010

Tiu ĉi artikolo temas pri la provinco Sereso de Grekio. Pri la temo sero, sukcene flava likvaĵo disiĝanta el la sango dum ties koaguliĝo, vidu tie.
situo de Sereso en Grekio

Sereso (greke Σέρρες respektive Νομός Σερρών - Nomos Serron) estas unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 3.968 km² kaj dum la jaro 2005 havis proksimume 203.000 enloĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Sereso. La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Meza Makedonio.

La provinco havas multajn prahistoriajn kaj antikvajn lokojn, arkeologie interesajn, inter alie la provinca ĉefurbo Sereso mem, la lokon Amfipolis, plurajn monaĥejojn kaj Metaksa proksime al la bordo al Bulgario. Por turistoj krome interesaj estas inter alie la arbaroriĉa regiono Lailia en la provinca centro, kie bone eblas skiadi, la lago Kerkini, ĉe kies bordo aparte dum la someroj apud la vilaĝo Ano Poroia bone eblas fiŝkapti, kaj la impresaj kavoj de Alistrati.

la urbo Sereso vidata de la urba akropolo
lago Kerkini


Retaj ligiloj

grekeoficialaj paĝoj de la provinco (en la greka kaj angla) greke paĝoj pri la kavo de Alistrati greke "mia Sereso" portalo kun diversaj informoj pri la provinco

Ŝablono:Ĝermo-Grekio