Hasle LU: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: war:Hasle, Lucerne
Linio 48: Linio 48:
[[ru:Хасле (Люцерн)]]
[[ru:Хасле (Люцерн)]]
[[vo:Hasle]]
[[vo:Hasle]]
[[war:Hasle, Lucerne]]

Kiel registrite je 16:36, 8 jul. 2010

Hasle
Blazono de Hasle
Hasle
--->
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Entlebuch
Koordinatoj  46° 58′ 43″ N 8° 2′ 49″ O / 46.97861 °N, 8.04694 °O / 46.97861; 8.04694 (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ 43″ N 8° 2′ 49″ O / 46.97861 °N, 8.04694 °O / 46.97861; 8.04694 (mapo)
Areo 40,30 km²
Alteco 718 m super marnivelo
Poŝtkodo 6166
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Hasle
vdr

Hasle estas komunumo en la distrikto Entlebuch en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1709 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Hasle situas en ĉe la bordo de la rivero Eta Emme kaj apartenas al al UNESKO-biosfero Entlebuch. Al la komunumo Hasle apartenas krom la vilaĝo Hasle mem la setlejoj Habschwanden kaj Heiligkreuz. Sur la teritorio de la komunumo alfluas la rivero Entle al Eta Emme kaj etendiĝas granda altmarĉo, kiu estas esenca elemento de la UNESKO-biosfero.

Trafiko

Ek de la jaro 1914 en la vilaĝo Hasle troviĝas stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lucerno al Berno. La vilaĝo Heiligkreuz atingeblas ek de la stacidomo de Hasle per poŝtaŭtolinio. Alia poŝtaŭtolinio kondukas al la vilaĝo Bramboden en la komunumo Entlebuch.

Hasle situas ĉe la kantona ĉefvojo de Langnau en Emme-Valo al Lucerno. La plej proksima aŭtovojalveturejo situas en Emmenbrücke al la svisa aŭtovojo A2.

Historio

La unua dokumenta mencio de Hasle datiĝas el la jaro 1236 kiel Hasile.

En mezepoko Hasle apartenis al la Habsburgoj. Ĉar la habsburga vokto provokis la malamon de la popolo, la voktejo Entlebuch en la jaro 1385 kontraktis eternan ligon kun la urbo Lucerno. La lucernanoj tamen fariĝis nur la novaj mastroj en Entlebuch, kio kaŭzis diversajn ribeladon kontraŭ Lucerno. La komunumo aktive partoprenis en la lukto kontraŭ Lucerno kadre de la Kampara Milito en la jaro 1653. La 26-an de feburaro 1653 la civitanoj de Entlebuch kunvenis apud la pilgrimejo Heiligkreuz kaj ĵuris per la konfederacia letero de la dek distriktoj de la urbo Lucerno la konfederacion de Wohlhusen. La ribelo tamen estis sange ĉesigita fare de la urbo Lucerno. Ĝis la jaro 1798 la komunumo apartenis al la kamparvoktejo Entlebuch. Dum la Helveta Respubliko ĝi estis parto de la tiama distrikto Schüpfheim kaj ek de 1803 ĝi apartenas al la nuna distrikto Entlebuch de Kantono Lucerno.

Vidu ankaŭ

grekeAliaj lokoj kun la nomo Hasle

Eksteraj Ligiloj

grekeOficiala retejo de la komunumo Hasle grekeProfilo de la komunumo en la kantona retejo grekeHasle en la Historia Leksikono de Svislando


Ŝablono:Projekto