Aarberg: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: war:Aarberg
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pms:Aarberg
Linio 54: Linio 54:
[[no:Aarberg]]
[[no:Aarberg]]
[[pl:Aarberg]]
[[pl:Aarberg]]
[[pms:Aarberg]]
[[pt:Aarberg]]
[[pt:Aarberg]]
[[ru:Аарберг (Берн)]]
[[ru:Аарберг (Берн)]]

Kiel registrite je 02:17, 17 jul. 2010

Aarberg
Blazono de Aarberg
Aarberg
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Distrikto Aarberg
Koordinatoj  47° 2′ 45″ N 7° 16′ 35″ O / 47.04583 °N, 7.27639 °O / 47.04583; 7.27639 (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ 45″ N 7° 16′ 35″ O / 47.04583 °N, 7.27639 °O / 47.04583; 7.27639 (mapo)
Areo 7,93 km²
Alteco 455 m super marnivelo
Poŝtkodo 3270
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Aarberg
vdr

Pri la komunumo

Aarberg estas historia urbo, komunumo kaj ĉefloko de la samnoma distrikto en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3963 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

La urbeto Aarberg situas supre de la rivero Aro, kiu formas ĝian sudokcidentan limon, sur alteco de 455 m s.m. Al la urbo apartenas krom la urbeto Aarberg mem la vilaĝoj kaj setlejoj Spins, Mühletal kaj Grafenmoos.

Najbaraj komunumoj

La komunumo limas en nordo al Kappelen kaj Lyss, en oriento al Seedorf, en sudo al Radelfingen, kaj en okcidento al Bargen.

Trafiko

Aarberg situas ĉe la fervojlinio de Büren ĉe Aro al Kerzers.

En nordo la komunumo disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A6.

Historio

La unua dokumenta mencio de Aarberg datiĝas el la jaro 1236 kiel Arberc. La urbo estis fondita inter la jaroj 1220 kaj 1225 de Ulriko la 3-a de Neŭŝatelo. Ulriko la 4-a konfirmis la urborajton de Aarberg en la jaro 1271. Pro financaj problemoj la lasta Grafo de Aarberg devis en la jaro 1358 pandigi ĉiujn siajn privilegiojn pri la urbo kaj senjorujo al la urbo Berno, kiu konfirmis la urborajton. Tiel Aarberg fariĝis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 centro de berna kamparvoktejo. Post 1803 Aarberg fariĝis distriktĉefloko de la ĉefdistrikto kaj ek de 1831 distrikto Aarberg.

Vidu ankaŭ

grekeDistrikto Aarberg

Eksteraj Ligiloj

grekeOficiala retejo de la komunumo Aarberg grekeAarberg en la Historia Leksikono de Svislando


Ŝablono:Komunumoj de la distrikto Aarberg Ŝablono:Projekto