Request for Comments: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: it:Request for Comments
Linio 34: Linio 34:
[[hr:RFC]]
[[hr:RFC]]
[[id:RFC]]
[[id:RFC]]
[[it:Request for comments]]
[[it:Request for Comments]]
[[ja:Request for Comments]]
[[ja:Request for Comments]]
[[ko:RFC]]
[[ko:RFC]]

Kiel registrite je 01:58, 18 jul. 2010

En komputiko, Request por Comments (mallongigo RFC; angla por peto pri komentoj) estas serio da dokumentoj ampleksantaj novajn esplorojn, novigojn kaj metodarojn aplikeblajn al la interretaj teknologioj.

En la Interreta societo, inĝenieroj kaj komputikistoj povas eldoni diskurson en la formo de RFC-memorando, aŭ por kolega revizio, aŭ simple por transdoni novajn konceptojn, informojn, aŭ (foje) inĝenieran humuron. La Interreta inĝeniera laborgrupo (IETF) adoptas ion de la aplikita informacia teorio publikante ĝin en RFC-oj kiel interretajn normojn.

La RFC-redaktoro eldonas ĉiun RFC-dokumenton kun unika seria numero. Se RFC jam ricevis numeran identigilon kaj estis eldonita, oni neniam plu nuligas aŭ modifas ĝin; se la dokumento bezonas ŝanĝojn, la aŭtoroj eldonas reviziitan dokumenton; tial okazas, ke iuj RFC-oj neuzindigas aliajn. Ĉiuj la aperintaj RFC-oj kune konsistigas kontinuan historian kronikon de la evoluo de interretaj normoj.

Bonvolu rimarki, ke la termino "RFC" ne estas unika por tiu ĉi serio. Kelkaj aliaj organizaĵoj (ekzemple Vikipedio) simile eldonadas dokumentojn uzante por nomi ilin la terminon "RFC". Tamen, ĉi tiu estas nedisputeble la plej konata "RFC"-serio en la interreto.

Kiel ricevi RFC-dokumenton

Oni povas ricevi ajnan unuopan eldonitan RFC-dokumenton per la sekva URL, anstataŭigante la signon # per la seria numero de la petata RFC-dokumento: http://www.rfc-editor.org/rfc/rfc#.txt

Ĉiu RFC haveblas kiel ASCII-teksto, sed povas esti ankaŭ alirebligita en aliaj dosieraj formatoj; tamen, la definitiva versio de specifdokumento de ajna interreta normo ĉiam estas la ASCII-versio.

Eksteraj ligiloj