Pantanalo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e roboto aldono de: ka:პანტანალის ნაკრძალი |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 44: | Linio 44: | ||
[[kategorio:geografio de Brazilo]] |
[[kategorio:geografio de Brazilo]] |
||
[[Kategorio:Monda heredaĵo en Brazilo]] |
[[Kategorio:Monda heredaĵo en Brazilo]] |
||
[[Kategorio:Biosfera rezervejo]] |
|||
[[bg:Пантанал]] |
[[bg:Пантанал]] |
Kiel registrite je 13:11, 31 jul. 2010
Pantanalo, portugallingve Pantanal (laŭlitere "marĉaro"), estas grava ekosistemo de Sudameriko. Ĝi havas ĉirkaŭ 230 mil km². Ĝi okupas la centron de Brazilo (parto de Mato Grosso kaj Mato Grosso do Sul) kaj nordo de Paragvajo kaj okcidento de Bolivio (kie oni nomas ĝin Chaco [ĉako] hispanlingve). Unesko konsideras ĝin monda natura patrimono kaj biosfera rezervejo.
Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) temas pri dolĉakva ekoregiono el la Neotropika ekozono kiu biome apartenas al la Inunditaj herbejoj kaj savanoj. La ekoregiono estas listigita en la Global 200.
Ĝeneralaj aspektoj
Pantanalo konstituas ebenaĵon kun ĉ. 230 mil km², el kiuj 150 mil km² troviĝas en Brazilo. Malgraŭ la noma signifo "marĉaro", ne estas multaj marĉoj en la ekoregiono. En brazila Pantanalo estas dek subregionoj :
- Cárceres, nordokcidente;
- Poconé, norde;
- Barão de Melgaço, nordoriente;
- Paraguai, oriente;
- Paiaguás (aŭ Taquari), centre;
- Nhecolândia, ankaŭ centre;
- Abobral, centre-sude;
- Aquidauana, okcidente;
- Miranda, sudoriente;
- Nabileque, sude.
Komence, la ekoregiono estis interna maro kiu sekiĝis milionoj da jaroj antaŭ hodiaŭ. Restis ebenaĵo plena de montetoj kaj malfundaj depresioj. Tra ĝi kuras multaj riveroj de la baseno de rivero Paragvajo. La ĉefaj riveroj de la ekoregiono estas :
- rivero Cuiabá;
- rivero Piquiri;
- rivero São Lourenço;
- rivero Taquari;
- rivero Aquidauana;,
- rivero Miranda
- rivero Apa.
Estas du sezonoj: pluva kaj seka. Dum la seka sezono (majo-oktobro) aperas kampoj, kaj la riveroj revenas al siaj kursoj. Dum pluva sezono (novembro-aprilo), la riveroj eliras siajn enfluejojn kaj Pantanalo fariĝas interna lagego kaj la montetoj iĝis insuloj.
La flaŭro kaj faŭno de la regiono estas riĉegaj.