Fokuso (optiko): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ru:Фокус (физика)
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hr:Žarište
Linio 42: Linio 42:
[[fr:Foyer (optique)]]
[[fr:Foyer (optique)]]
[[he:מוקד (אופטיקה)]]
[[he:מוקד (אופטיקה)]]
[[hr:Žarište]]
[[id:Titik api]]
[[id:Titik api]]
[[io:Foko (optiko)]]
[[io:Foko (optiko)]]

Kiel registrite je 04:51, 2 aŭg. 2010

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri optika fokuso. Por aliaj signifoj vidu la artikolon fokuso.
Kunverĝanta lenso.
Lumo el infinito (bluaj linioj) kunverĝas en la realan bildan fokuson F'
La ĉefa fokusa distanco estas la distanco f inter la ĉefa fokuso F kaj la optika centro.

En optiko, fokuso estas punkto tra kiu pasas la lumaj radioj, trapasintaj stigmatistan optikan sistemon.

Etimologie, la nomo venas de la latina Focus (faijrloko), ĉar eblas estigi varmegon kaj fajron ĉe la fokuso de lupeo aŭ konkava spegulo (vidu: "Sunforno").

Ĉefaj fokusoj

Pri iu optika sistemo, estas du apartaj fokusoj tiel diritaj ĉefaj fokusoj.

  • la antaŭa ĉefa fokuso (aŭ objekta fokuso): Objekto en la antaŭa ĉefa fokuso kreas bildon al la infinito
  • la malantaŭa ĉefa fokuso (aŭ bilda fokuso): Objekto en la infinito kreas bildon en la malantaŭa ĉefa fokuso

Reala kaj virtuala fokusoj

  • Kiam la lumaj radioj reale iras al aŭ pasas tra iu punkto, temas pri reala fokuso.
  • Kiam la lumaj radioj elirante de la optika sistemo ŝajnas veni de iu punkto, tiu-ĉi estas virtuala fokuso. Estas la kazo de la disigaj lensoj kaj konveksaj speguloj.

Fokusa distanco

La ĉefa fokusa distanco estas la longo (en metroj) inter la fokuso ka la optika centro.
Oni ofte esprimas ĝin per ĝia inverso la verĝenco en m-1. Tial, optika sistemo kies fokusa distanco estas 25 cm (do, unu kvarono de metro) havas verĝenco de 4.

Se la fokusa distanco de iu optika sistemo estas nefinata (la fokusoj estas en la infinito), la sistemo estas tiel dirata afokusa kaj ĝia verĝenco estas nula.

Ekstera ligo

grekeLa lernolibro de János SÁRKÖZI.

Ŝablono:Ĝermo-fiziko