Röthenbach en Emme-Valo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: lmo:Röthenbach im Emmental
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: war:Röthenbach im Emmental
Linio 64: Linio 64:
[[sv:Röthenbach im Emmental]]
[[sv:Röthenbach im Emmental]]
[[vo:Röthenbach im Emmental]]
[[vo:Röthenbach im Emmental]]
[[war:Röthenbach im Emmental]]

Kiel registrite je 03:02, 4 aŭg. 2010

Röthenbach en Emme-Valo
Blazono de Röthenbach
Preĝejo de Röthenbach
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Distrikto Signau
Koordinatoj  46° 51′ 0″ N 7° 44′ 0″ O / 46.85000 °N, 7.73333 °O / 46.85000; 7.73333 (mapo)Koordinatoj: 46° 51′ 0″ N 7° 44′ 0″ O / 46.85000 °N, 7.73333 °O / 46.85000; 7.73333 (mapo)
Areo 36,8 km²
Alteco 824 m super marnivelo
Poŝtkodo 3538
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Röthenbach en Emme-Valo
vdr

Pri la komunumo

Röthenbach en Emmevalo estas komunumo en la distrikto Signau en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1288 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Röthenbach situas en okcidenta flankvalo de Emme-Valo ĉe la bordo de la rivereto Röthenbach, kiu donis al la komunumo sian nomon.

Najbaraj komunumoj

La komunumo limas en nordo al Bowil kaj Signau, en oriento al Eggiwil, en sudoreinto al Schangnau kaj Eriz, en sudo al Oberlangenegg kaj Wachseldorn, en okcidento al Buchholterberg kaj Linden.

Trafiko

Röthenbach situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas per poŝtaŭtolinio konektita kun Signau.

Vidindaĵoj

Preĝejo Würzbrunnen
Belvidturo Chuderhüsiturm

En Röthenbach troviĝas la ligna belvidturo Chuderhüsiturm, kaj la preĝejo Würzbrunnen, kiu situanta sur monteto estas ŝatata loko geedziĝoj. La preĝejo aĝas pli ol mil jarojn kaj famiĝis pro la filmoj pri Jeremias Gotthelf de la svisa reĝisoro Franz Schnyder.

Komunuma partnereco

Röthenbach en Emme-Valo havas komunuman partnerecon kun la germana komunumo Röthenbach (Algovio).

Vidu ankaŭ

grekeAliaj lokoj kun la nomo Röthenbach.

Historio

La unua skriba mencio de Röthenbach troveblas en dekreto de Papo Eŭgeno la 3-a de la 27-a de majo 1148 kiel Rochebac.

Laŭ dokumento verkita en la jaro 1357 la suvereneco pri Röthenbach apartenis en mezepoko al prioro, al kiu la la vilaĝanoj devis tributi.

Kiam en la jaro 1399 Berno akiris la baronejon Signau, ankaŭ Röthenbach fariĝis berna posedaĵo.

Dum la Kamparana Milito de la jaro 1653 la heroldo Hans Rüegsegger de Röthenbach estis unu el la gvidantoj de la ribeloj. En julio 1653 li estis post la malvenko de la kamparanoj en Berno mortkondamnita kaj senkapigita.

Eksteraj Ligiloj

grekeOficiala retejo de la komunumo Röthenbach en Emme-Valo



Ŝablono:Projekto