Pivoto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: he:שגם ומגרעת
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: da:Mortise og Tenon-samling
Linio 16: Linio 16:
[[Kategorio:maŝinoj]]
[[Kategorio:maŝinoj]]


[[da:Mortise og Tenon-samling]]
[[de:Zapfen (Technik)]]
[[de:Zapfen (Technik)]]
[[en:Mortise and tenon]]
[[en:Mortise and tenon]]

Kiel registrite je 14:25, 7 aŭg. 2010

Dosiero:PIVOTOJ.JPG
Pivotoj cilindra, globa, ringa, pieda, K-profila

Pivoto estas ekstrema parto de akso, eniĝanta en lagro, kie ĝi rivoluas, aŭ ĝi estas cilindra peco, kiu kunigas du maŝinelementojn kaj permesas al ili reciprokan turnan movon.

Por la plej ofte uzataj pivotoj fiksas normo ties formojn kaj dimensiojn.

Kapojn de pivotoj oni modifas (alĝustigas) laŭ konstrukciaj postuloj por tenado de pivoto ĉe muntado ankaŭ funkciado.

Por sekurigo de pivotoj kontraŭ laŭaksa ŝovo oni uzas ŝraŭbojn, almetitajn platetojn, sekurigajn ringojn, subdisketojn, tredfiksilojn kaj ŝraŭbingojn. Ĉe kelkaj juntoj la pivoto estas certigata ankaŭ kontraŭ turniĝo.

Ŝafta pivoto estas ekstrema parto de ŝafto, kiu eniĝas en lagro kaj tie rivoluas.

  • Plej ofta estas cilindra pivoto, kiu devas havi adekvatan diametron kaj longon, por elteni la ŝarĝon kaj por ne triviĝi tro frue, eventuale por ke tro frue ne triviĝu la lagrokuseno, kaj la lubrikaĵo ne estu tro forte elpremata for de glitsurfacoj. Trie por ke la pivoto tro ne varmiĝu per frotado ĉe la premo kaj la perifera rapideco. Plie la frontaj cilindraj pivotoj estas streĉataj per flekso. Oni permesas certan plialtigon de temperaturo ĉe pivotoj kaj lagroj, kiuj ankoraŭ ne havas damaĝan efikon. La lagro mem kapablas forkonduki kaj disradii la estiĝintan varmon, sed la froto ne devas transpaŝi certan valoron.
  • Globaj pivotoj ebligas baskulan movon ĝis certa angulo. La pivoto estas ŝtalo hardita, ĝia kuveto estas kutime bronza.
  • Ringaj kaj piedaj pivotoj estas ŝarĝitaj en direkto de la akso, ili estas laŭakse portantaj pivotoj. Apoga faco de ambaŭ tiuj pivotoj estas ringa. Ĉe la pieda pivoto la mezon de apoga faco oni kavigas, ĉar en ĝi koncentriĝus la plej granda premo kaj la pivoto en tiu meza tuŝloko rajpus.
  • K-profilaj pivotoj nomataj ankaŭ trirondaj pivotoj kaj ŝafto, anstataŭas pivotojn kaj ŝaftojn folditajn kaj ŝaftojn kun lango. Ili povas esti cilindrajkonusaj. Elira formo estas egallatera triangulo, el kies verticoj estis ĉirkaŭskribitaj arkoj de la profilo. La cilindra pivoto estas uzebla ankaŭ por ŝovebla uzo; en tiu kazo oni elektas proporcie malgrandajn arkojn.