Trafiklumoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: lad, ms modifo de: fr, no
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hu:Közlekedési lámpa
Linio 47: Linio 47:
[[fur:Semafar]]
[[fur:Semafar]]
[[he:רמזור]]
[[he:רמזור]]
[[hu:Közlekedési lámpa]]
[[id:Lampu lalu lintas]]
[[id:Lampu lalu lintas]]
[[it:Semaforo (segnale)]]
[[it:Semaforo (segnale)]]

Kiel registrite je 09:20, 8 aŭg. 2010

Trafiklumoj.

Trafiklumoj aŭ (precipe se ne pendanta, sed muntita sur kolumno) semaforo estas mekanikaelektra aparato, kiu ordigas la trafikon de veturiloj kaj piedirantoj en vojkruciĝoj. La plej ofta tipo havas tri lumojn de distingaj koloroj:

  • 1. Ruĝa, por halti,
  • 2. Verda, por antaŭeniri,
  • 3. Flavasukcena kiel intermeza stato el verda al ruĝa, aŭ kiel averto de atento se ĝi blinkas.

La flava koloro signifas diference depende de la blinkado (pasi atenteme) aŭ de la fikseco (halti, se la rapideco de la veturilo permesas al oni tion). En iuj ŝtatoj, ekzemple en Germanio ekzistas kombino de ruĝa kaj flava, kio indikas, ke baldaŭ la lumo fariĝos verda.

Historio

Trafiklumoj (semaforo) en Taipei.

Oni povas konsideri kiel la unuajn trafiklumojn tiujn, kiuj instaliĝis en la ekstero de la brita parlamento de Westminster; ĝi estis la verko de la inĝeniero J.P. Knight, specialisto pri indikiloj de fervojoj. Tiu aparato ekfunkciis la 10-an de decembro de 1868 kaj imitis la fervojajn indikilojn kaj uzis nur la gaslumojn ruĝajn kaj verdajn nokte. Oni ne longe uzis ilin pro akcidenta eksplodo, kiu mortigis policanon. Nur post la invento de la aŭto oni reprenis ĝian disvolvigon.

La 4-an de aŭgusto 1914 estis instalitaj la unuaj "modernaj" trafiklumoj en Klevlando, Usono. Ili regis la trafikon inter la avenuo Euclid kaj la strato 105-a Orienta. Ĝi disponis pri ruĝaj kaj verdaj lumoj, lokitaj sur bazo en formo de brako. Krome ĝi enhavis elsendilon de zumoj kiel ties brita antaŭanto. Du zumaĵoj avertis, ke la antaŭenironta trafiko estis tiu de la avenuo kaj ununura zumaĵo avertis, ke la antaŭenironta trafiko estas tiu de la strato 105-a. Tiu havis du kolorojn, ruĝan kaj verdan, kaj la zumilon, baze sur la desegno de James Hoge, por havigi avertilon por kolorŝanĝoj. La desegno de James Hoge (USPTO # 1251666 Sept. 22, 1913) ebligis al la polico kaj al la fajrobrigadistoj regi la signalojn okaze de urĝo.

La unuaj trafiklumoj kvarstataj, kun tri koloroj estis kreitaj de policano William Potts en Detroit en 1920.[1]

En 1923 Garrett Morgan patentis trafiksignalilon, kvankam ĝi ne estis antaŭanto de la modernaj trafiklumoj.[2] Ashville en Ohio polemikas por esti la loko kun la plej malnovaj funkciantaj trafiklumoj en Usono, uzitaj en vojkruciĝo ĝis 1982, kiam ili estis translokitaj al loka muzeo.[3]

La unua interkonektita sistemo de trafiklumoj estis instalita en Sallagurbo en 1917, kun ses konektitaj vojkruciĝoj regataj samtempe de permana konektilo. Aŭtomata kontrolo de interkonektitaj trafiklumoj estis enmetita en marto de 1922 en Houston (Teksaso).[4] La unuaj aŭtomataj eksperimentaj trafiklumoj en Britio estis instalitaj en Wolverhampton en 1927.[5]

En Germanio fine de la 20-a jarcento okazis kurioza polemiko post la kunfandiĝo kun la ĝistiama orienta teritorio, nome de la Germana Demokratia Respubliko, kiam la unuigo de multaj sistemoj kaj kutimoj kondamnis al malapero multajn eksajn aferojn, kiel la Ampelmännchen, tio estas trafiklumoj por piedirantoj kun specifa desegno (viro kun ĉapelo, virinoj, ktp) kiel nostalgia retenebla afero

La koloroj de la trafiklumoj reprezentantaj halton kaj iron ŝajne devenas el tiuj uzitaj por halto (ruĝo) kaj iro (verda) en mara regularo (vidu artikolon Tribordo), laŭ kiu la ŝipo de maldekstro devas halti por tiu kiu iras dekstre.

Referencoj

  1. (March 1947) “Mr. 'Trafficlight'”, Motor News, p. 14–15,27. 
  2. [http://www33.brinkster.com/iiiii/trfclt/ Inventing history: Garrett Morgan and the traffic signal]. Retrieved 2008-04-16.
  3. Neato Stuff At the Ashville Museum. Ashville Area Heritage Society. Retrieved 2008-04-16.
  4. http://groups-beta.google.com/group/sci.engr.civil/msg/7cd1c5cf072bb20c
  5. City Centre Blue Plaques

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoElstara