Salivo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: az:Tüpürcək
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: gl:Saliva
Linio 74: Linio 74:
[[fiu-vro:Sülg]]
[[fiu-vro:Sülg]]
[[fr:Salive]]
[[fr:Salive]]
[[gl:Saliva]]
[[he:רוק (ביולוגיה)]]
[[he:רוק (ביולוגיה)]]
[[hr:Slina]]
[[hr:Slina]]

Kiel registrite je 23:56, 17 aŭg. 2010

Salivo estas biologia likvaĵo, sekreciata de la salivaj glandoj en la buŝo de homo kaj aliaj bestoj.

Fiziologia rolo

Salivo utilas por malseki la buŝajn mukozojn, tio, kio helpas la voĉadon. Ĝi estas ankaŭ la unua digesta suko, kiu estas nepra al la digesto de amelo, dank'al la amelazo kiuj ĝi entenas. Ĝi estas antisepso kaj protektas la ezofagon.

Salivado

la salivado estas denaska reflekso, stimulata de la buŝa kontakto kun nutraĵoj aŭ de ties odoro, vido aŭ eĉ imago. La eksperimento de Ivan Pavlov montris ke salivado povas esti estigita de kondiĉa reflekso.

La homa sekrecio de salivo varias inter po 500 ĝis 1200 ml por tago. Ĉirkaŭ duono de la kvanto da salivo estas sekreciata dum la manĝoj, la cetera utilas malsekigi la mukozojn kaj malhelpi la infektojn (inter aliaj, la kariojn).

Fizikaj ecoj

Salivo konsistigas el 99% da akvo. Ĝi estas malpli da jonoj ol la sangoplasmo (estas tiel nomata hipotona solvo), ekcepte koncern'al la jono kalio (K+), kiu estas de 5 ĝis 10 foje pli koncentrata en salivo ol en la plasmo. La kemia kompono de la salivo varias, laŭ ke ĝia sekrecio estas stimulata aŭ ne.

Jono Ne stimulata (mEk/L)   Stimulata (mEk/L)   Sangolasmo (mEk/L)  
Na+ 2,7 54,8 143,3
K+ 46,3 18,7 4,1
Cl- 31,5 35,9 100,9
HCO3-  0,6 29,7 27,5

La viskozeco de la salivo varias de 1,5 al 13 centipoise[1].

La pH varias inter -0,5 kaj -2,5.

La pH kaj la viskozeco de la salivo varias laŭ la saliva glando, kiu sekrecias ĝin. La salivo secreciata per stimulo havas pli grandan pH.

Organikaj komponaĵoj

La salivo entenas ĉefe Ureon, Albuminon, Glukozon, Amelazon kaj aliaj enzimojn, Lisozimon (kiu agas kiel natura antibiotiko).

Ĝi entenas ankaŭ hormonojn, proteinojn kaj RNA-molekulojn, kiuj povas utili por la diagnozo de malsanoj.

Notoj kaj referencoj

  1. (1 Paskalo.sekundo = 10 poise, do, 1000 centipoise = 1 Pa.s. La viskozeco de akvo estas 1 centipoise