Neotropiso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 127: Linio 127:
! style="background: lightgreen" colspan="2" | [[Montaraj herbejoj kaj arbustaroj]]
! style="background: lightgreen" colspan="2" | [[Montaraj herbejoj kaj arbustaroj]]
|-
|-
|NT1004 [[Centr-andaj paramoj]] || Ekvadoro, Peruo
|NT1009 Zakatonalo || Meksiko
|-
|NT1009 [[Zakatonalo]] || Meksiko
|-
|-
! style="background: lightgreen" colspan="2" | [[Mediteraneaj arbaroj, maldens-arbaroj kaj arbustaroj]]
! style="background: lightgreen" colspan="2" | [[Mediteraneaj arbaroj, maldens-arbaroj kaj arbustaroj]]

Kiel registrite je 20:37, 3 sep. 2010

Mapo de la Neotropika ekozono

La Neotropika ekozonoNeotropiko estas unu el la ok ekozonojbiogeografiaj regnoj de la tersupraĵo. Ekozono estas ujo de plantoj kaj bestoj kiuj havas tre longan komunan historion, estante disigitaj de aliaj partoj de la tersupraĵo.

La Neotropiko ampleksas la tutaĵon de Sudameriko kaj Mezameriko ĝis la sudo de Meksiko. Ĝi prezentas faŭnon kaj flaŭron kiuj diferencas de tiuj de la Nearkto, pro la estinta disigo inter la du kontinentoj.

Ĉefaj ekologiaj partoj

La Monda Natur-Fonduso (WWF) disigas la Neotropiko en ok ekoprovincojn (aŭ biolandojn), kiujn ĝi difinas kiel "geografiaj grupoj de ekoregionoj povinte enteni diverstipajn biomojn, sed prezentante fortajn biogegrafiajn afinecojn, speciale je taksonomiaj niveloj pli altaj ol la specia nivelo (genro, familio)."

  • Ekoprovinco de Centraj Andoj
  • Orient-Sudamerika ekoprovinco

Orient-Sudameriko inkluzivas la kaatingajn kserfitarojn de nordorienta Brazilujo, la vastajn ceradajn herbejojn kaj savanojn de la Brazilaj Altaĵoj, kaj la pantanalajn kaj ĉakajn herbejojn. La diversa Atlantika arbaro de orienta Brazilujo estas disigita de la arbaroj de Amazonio per Kaatingo kaj Cerado, kaj gastigas diferencan flaŭron kaj faŭnon.

  • Ekoprovinco de Nordaj Andoj
  • Sud-Sudamerika ekoprovinco

Historio

Sudameriko origine estis parto de la superkontinento Gondvano, kiu inkluzivis Afrikon, Aŭstralion, Hindujon, Nov-Zelandon, kaj Antarkton, kaj la Neotropiko kunhavas multajn plantajn kaj bestajn parencarojn kun aliaj kontinentoj, inkluzive marsupiulajn mamulojn kaj la antarktan flaŭron.

Post la decida disfalo de Gondvano ĉirkaŭ antaŭ 110 milionoj da jaroj, Sudameriko estis apartigita de Afriko kaj drivis norden kaj okcidenten. Multe pli malfrue, antaŭ ĉirkaŭ 2 ĝis 3 milionoj da jaroj, Sudameriko estis ligita al Nordameriko per la Istmo de Panamo , kiu permesis biologian interŝanĝon inter la du kontinentoj, la tiel nomatan Grandan Amerikan Interŝanĝon.

Endemiaj bestoj kaj plantoj

Bestoj

Dendrobates azureus (supre) kaj Dendrobates leucomeles
Distribuo de la Dendrobatidae

Tridek unu birdfamilioj estas endemiaj de la Neotropiko, pli ol la duoblo de iu ajn alia ekozono. Ili inkluzivas raojn, tinamojn, Cracidae, kaj tokanojn. Birdfamilioj origine limigitaj al la Neotropiko inkluzivas kolibrojn (familon Trochilidae) kaj trogloditedojn (familon Troglodytidae).

Mamulaj taksonoj origine restriktaj al la Neotropiko inkluzivas :

Aliaj ekzemploj de grupoj kiuj estas komplete aŭ ĉefe restriktaj al Neotropiko inkluzivas :

Vidu ankaŭ

Neotropikaj ekoregionoj

Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj Argentino, Brazilujo
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj Brazilujo
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj Brazilujo
NT0105 Boliviaj jungaoj Bolivio, Peruo
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj Kubo
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj Brazilujo
NT0153 Peruaj jungaoj Peruo
NT0165 Jungaoj de Sudaj Andoj Argentino, Brazilujo
NT0167 Talamankaj montarbaroj Kosta-Riko, Panamo
Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
NT0204 Sekaj arbaroj de Bajío Meksiko
NT0205 Balsasaj sekaj arbaroj Meksiko
NT0212 Ĉikitaj sekaj arbaroj Bolivio, Brazilujo
NT0213 Kubaj sekaj arbaroj Kubo
NT0216 Sekaj arbaroj de Insuloj Revillagigedoj Meksiko
NT0226 Porto-Rikaj sekaj arbaroj Porto-Riko
NT0227 Sekaj arbaroj de Sierra de la Laguna Meksiko
NT0232 Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj Ekvadoro, Peruo
Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
NT0303 Centramerikaj miksaj koniferaroj Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Salvadoro
NT0304 Kubaj pinaroj Kubo
NT0305 Hispaniolaj pinaroj Haitio, Domingo
NT0308 Pinaroj-kverkaroj de Sierra Madre de Oaxaca Meksiko
NT0310 Pinaroj-kverkaroj de Sierra Nevada Meksiko
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
NT0402 Magelanaj subpolusaj arbaroj Arĝentino, Ĉilio
NT0404 Valdiviaj mezvarmaj pluvarbaroj Arĝentino, Ĉilio
Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
NT0702 Benia savano Bolivio
NT0704 Cerado Bolivio, Brazilujo, Paragvajo
NT0709 Llanos Kolombio
NT0710 Urugvaja savano Argentino, Brazilujo, Urugvajo
Inunditaj herbejoj kaj savanoj
NT0907 Pantanalo Bolivio, Brazilujo, Paragvajo
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj
NT1004 Centr-andaj paramoj Ekvadoro, Peruo
NT1009 Zakatonalo Meksiko
Mediteraneaj arbaroj, maldens-arbaroj kaj arbustaroj
NT1201 Ĉiliaj arbustaroj Ĉilio
Dezertoj kaj kserofitaroj
NT1303 Atakamo Ĉilio
NT1304 Kaatingo Brazilujo
NT1306 Kubaj kaktaroj Kubo
NT1314 Sankt-Lukaj kserofitaroj Meksiko
NT1315 Seĉura dezerto Argentino, Peruo
Mangrovarbaroj
NT1403 Bahamaj mangrovoj Bahamoj
NT1404 Bahiaj mangrovoj Brazilujo
NT1408 Marbord-venezuelaj mangrovoj Venezuelo
NT1419 Maranjaj mangrovoj Brazilujo
NT1424 Miskit-nikaragvaj marbord-karibaj mangrovoj Honduro, Kostariko, Nikaragvo
NT1432 Mangrovoj de Rio Piranhas Brazilujo

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  • Cox, C. Barry; Peter D. Moore 1985 : Biogeography. An Ecological and Evolutionary Approach (Fourth Edition). Blackwell Scientific Publications, Oxford. angle
  • Dinerstein, Eric; David Olson; Douglas J. Graham; et al. 1995 : A Conservation Assessment of the Terrestrial Ecoregions of Latin America and the Caribbean. World Bank, Washington DC. angle
  • Schultz, J. 2005 : The Ecozones of the World, Springer, Berlin Heidelberg New York, 2n ed. ISBN 3-540-20014-2 angle
  • Udvardy, M.D.F. 1975 : A classification of the biogeographical provinces of the world. IUCN Occasional Paper no. 18, Morgues, Switzerland. angle