Odo de Cluny: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: id:Santo Odo
RedBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto forigo de: id:Santo Odo
Linio 27: Linio 27:
[[fr:Odon de Cluny]]
[[fr:Odon de Cluny]]
[[hu:Odo de Cluny]]
[[hu:Odo de Cluny]]
[[id:Santo Odo]]
[[it:Oddone da Cluny]]
[[it:Oddone da Cluny]]
[[la:Odo Cluniacensis]]
[[la:Odo Cluniacensis]]

Kiel registrite je 11:46, 7 sep. 2010

Odo de Cluny (naskiĝis ĉirkaŭ 878 apud Le Mans; mortis la 18-an de novembro 942 en Tours) estis la dua abato de la benediktana abatejo de Cluny kaj iniciis la Cluny-an reformon de la monaĥejoj. Ekde 1407 li estas sanktulo.

Vivo

Filo de nobelo, Odo ricevas bonan edukadon ĉe Vilhelmo de Akvitanio. Poste li aliĝis al la benediktanoj kaj studas en Tours kaj Parizo. Li konsekriĝis pastro en la abatejo Baume-les-Messieurs. Post la morto de la unua abato Berno, Odo transprenis en 927 la estrado de la abatejo de Cluny. Li zorgis pri ekzakta obeo al la ordenaj reguloj kaj sukcesis kontraŭ rezisto de monaĥejaj altranguloj, sed kun la aprobo de nobelaro kaj de la Papo, ke multaj monaĥejoj estis metitaj sub la estrado de Cluny. Tiel kreskis la influo de la reformideoj.

Odo estis ankaŭ muzikema kaj mem komponis ĥoralojn kaj verkis kelkajn muzikoteoriajn verkojn.

Festotago

La festotago de la sanktulo estas la 18-a de novembro. Odo estas protektanto de la muzikistoj. Oni petas lian helpon por pluvo kaj kontraŭ trosekeco.

Ikonografio

Odo estas ofte bildigita kiel abato servanta malriĉulojn kun libro.

Eksteraj ligiloj