Palimpsesto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: uk:Палімпсести
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: io:Palimpsesto
Linio 24: Linio 24:
[[he:פלימפססט]]
[[he:פלימפססט]]
[[hu:Palimpszeszt]]
[[hu:Palimpszeszt]]
[[io:Palimpsesto]]
[[it:Palinsesto (filologia)]]
[[it:Palinsesto (filologia)]]
[[ka:პალიმფსესტი]]
[[ka:პალიმფსესტი]]

Kiel registrite je 21:33, 17 sep. 2010

Codex Ephraemi Rescriptus, Nacia Biblioteko de Francio

La palimpsesto estas tia pergameno, el kiu oni forigis skrape tekston por skribi novan anstataŭe. La anstataŭitan tekston oni povas videbligi per rentgenfluoreska analizo.

La naturo de pergameno permesis sian reuzon, male al papiro, kiu estas malforta materialo. Pergamenon oni povas lavi kaj skrapi por reuzado, papiron oni disŝirus se oni provus fari tion. Alie, pergameno estas tre multekosta, ĉar estas farita el haŭto de bestoj. La naturo de inko uzita en antikvo (forviŝebla) ankaŭ helpis la reuzo de pergamenojn, la mezepoka inko estis neforviŝebla kaj havas kemiajn formulojn malsamaj al tiuj de antikva tempo, pro kio la antaŭa teksto povas reaperi per kelkaj teknikoj.

Oni pensas ofte ke farado de pergameno haltis dum Mezepoko, sed tio ne estas vero. La farado de pergameno estas iom simpla, kaj daŭris preter la enkonduko de papero en okcidento, ĉefe de judoj, sed ĝia alta prezo igis homojn reuzi malnovajn pergamenojn.

Ankaŭ multaj homoj pensas (pro antaŭjuĝo aperita en Renesanco kaj Reformacio), ke palimpsestoj celis detrui tekstojn, kiujn la Eklezio kondamnis kiel maldecajn aŭ herezajn, sed plejparto de forigitaj tekstoj rilatis al personaj dokumentoj, leterojn, kontraktoj, ktp., t. e., tekstoj, kiuj estis literature negravaj. Foje, kompreneble, gravaj tekstoj ankaŭ estis forigitaj.

Vidu ankaŭ