Provinco Oŝ: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 73: Linio 73:
[[de:Gebiet Osch]]
[[de:Gebiet Osch]]
[[et:Oši oblast]]
[[et:Oši oblast]]
[[en:Osh province]]
[[en:Osh Province]]
[[es:Provincia de Osh]]
[[es:Provincia de Osh]]
[[fa:استان اوش]]
[[fa:استان اوش]]

Kiel registrite je 05:47, 18 sep. 2010

Provinco Oŝ
Ош областы, Ошская область

Bazaj informoj
ŝtato:  Kirgizio
administra centro:
areo: 29 200 km²
loĝantoj: 1 299 500 (en 2005)
loĝdenso: 44 loĝantoj/km²
ISO 3166-2: KG-O

La provinco Oŝ (aŭ regiono respektive oblasto, komparu la artikolon pri la neologismo oblasto - kirgize Ош областы ["Oŝ oblasti"], ruse Ошская область ["Oŝkaja oblast"]) estas unu el sep provincoj, kiuj aldone al la du eksterprovincaj urboj Biŝkeko kaj administre dividas la teritorion de la ŝtato Kirgizio. La provinca areo kovras 32 300 kvadratajn kilometrojn, kaj en 2005 en la provinco vivis 1 299 500 konstantaj loĝantoj. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas , kiu tamen kiel menciite ne mem apartenas al la provinca areo sed estas administre sendependa urbo. La provinco najbaras (laŭ horloĝa direkto) al la kirgiziaj provinco Ĵalal-Abad kaj provinco Narin, al la aŭtonoma regiono Ŝinĝjango en Ĉinio, al Taĝikio, la kirgizia provinco Batken kaj al Uzbekio.

Geografio kaj loĝantaro

La plej granda parto de la loĝantaro vivas en la ebena norda parto de la provinco, rande de la Fergana Valo. La lando laŭgrade altiĝas survoje suden, ĝis la kresto de la montaro Alaj, poste malaltiĝas en la Valo Alaj kaj realtiĝas ĝis la montoĉeno Trans-Alaj, kiu konsistigas la limon al Taĝikio. En la oriento, la lando altiĝas ĝis la montoĉeno Fergana, kiu pli-malpli paralelas al la limo de la najbara provinco Narin. Tiu areo ricevas sian akton de la rivero Kara Darya kiu fluas nordokcidenten por kuniĝi kun la rivero Narin por konsistigi la riveron Sir Daria en la Fergana Valo.

La aŭtoŝoseo M41 kondukiĝas suden trans la montoj de Oŝ al la limo de Taĝikio. En Sari-Taŝ aŭtoŝosea branĉo kondukiĝas orienten al la ĉinia limo, krucante la limon en Irkeŝtam La alia ĉefa ŝoseo kondukiĝas okcidentaĵo tra la ebenaĵo al la provinco Batken.

Pli ol duono de ĉiuj uzbekoj de Kirgizio vivas en la provinco Oŝ. Ili konsistigas trionon de la provinca loĝantaro, dum en tuta Kirgizio ili nur konsistigas 14 procentaĵojn.

Distriktoj de la provinco

La provinco estas administre dividita en 7 distriktoj (laŭ horloĝa direkto):

distrikto ĉefurbo situo
distrikto Özgön Özgön nordo 1
distrikto Kara-Suu Kara-Suu nordo 2
distrikto Aravan Aravan nordo 3
distrikto Nookat Eski-Nookat okcidento
distrikto Ĉong-Alay Daroot-Korgon sudokcidento
distrikto Alaj Gul'ĉa sudoriento
distrikto Kara-Kulja Kara-Kulja oriento

Enklavoj kaj eksklavoj

La sola eksklavo de Kirgizio en Uzbekio estas administre parto de la provinco Oŝ kaj de ties distrikto Kara-Suu. Temas pri eta vilaĝo Barak en la Fergana Valo, kiu havas 600 loĝantojn kaj situas ĉe la ŝoseo de Oŝ (Kirgizio) al Ĥodjaabad (Uzbekio) ĉirkaŭ 4 kilometrojn nordokcidente el la kirgizia-uzbekia limo..[1]

Notoj

  1. mapo montranta la situon de la kirgizia eksklavo Barak (angle)

Vidu ankaŭ

Retaj ligiloj