Granado (provinco): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dinamik-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: zh-min-nan:Granada Séng
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 53: Linio 53:
[[sv:Granada (provins)]]
[[sv:Granada (provins)]]
[[sw:Mkoa wa Granada]]
[[sw:Mkoa wa Granada]]
[[uk:Гранада (провінція)]]
[[vi:Granada (tỉnh)]]
[[vi:Granada (tỉnh)]]
[[war:Provincia de Granada]]
[[war:Provincia de Granada]]

Kiel registrite je 15:53, 27 sep. 2010

Situo de la provinco de Granada en la provinca mapo de Hispanio
La plej altaj montoj de Iberio en la provinco de Granada ĉemare

La provinco de Granada estas provinco de Andaluzio (Hispanio), borde de la Mediteraneo kaj ene de la Penibetika Montaro. Ĝia ĉefurbo estas la urbo de Granada.

Limas okcidente kun la provincoj de Málaga kaj Córdoba; norde kun Jaén, kaj pli nordoriente kun Albacete kaj Murcia; oriente kun Almería kaj sude estas elirejo al Mediteraneo.

Ĝia surfaco estas 12.635 km², la populacio estas de 901.220 loĝantoj (2008), el kiuj ĉirkaŭ 30% loĝas en la ĉefurbo, kaj ĝia Loĝdenso estas 71,61 loĝ/km2. Ĝi troviĝas dividita en 168 municipoj kaj 10 submunicipoj (vidu Municipoj de la provinco de Granada).

La ĉefaj loĝlokoj estas Granada kaj ties metropolita areo (55%), la Costa Tropical (10,5%) kun la municipoj de Motril kaj Almuñécar, dua kaj tria loĝlokoj respektive post la ĉefurbo, kaj la internaj zonoj de Guadix, Baza, kaj Loja.

La plej alta monto de Iberio, la Mulhacén, kun alto de 3.482 metroj, situas en Granada. Tiu provinco kunhavas kun la provinco de Almería la Nacian Parkon Sierra Nevada.