Litova Esperantista Junulara Ligo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
La sidejo de la '''Litova Esperantista Junulara Ligo''' troviĝas en la [[urbo]] [[Kaŭnaso]] (Zamenhofo g. 5). Adreso por leteroj: pd-193, 3000 Kaunas, Litovio. Kunvenoj: ĉiumarde je la 18 horo.
'''Litova Esperantista Junulara Ligo''' - [[litove]] ''Lietuvos Esperantininkų Jaunimo Lyga'' - estas la landa sekcio de [[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo]] en [[Litovio]]. Ĝia sidejo, kune kun tiu de [[Litova Esperanto-Asocio]], troviĝas en la [[urbo]] [[Kaŭnaso]], en la domo ''Zamenhofo g. 5'' kiu historie apartenis al [[Aleksandro Silbernik]], la bopatro de [[L. L. Zamenhof]]. Adreso por leteroj: pd-193, 3000 Kaunas, Litovio. Kunvenoj okazas ĉiumarde je la 18 horo.



== Historio ==
Ĉiam ekde la publikiĝo de la [[Unua Libro]] de Esperanto en [[1887]] ekzistis engaĝitaj junaj esperantistoj en Kaŭno, urbo forte ligita al la familia vivo de [[L. L. Zamenhof]] prezentinta la novan lingvon. Apartaj organizitaj junularaj klubaj aktivecoj favore al Esperanto tamen nur formiĝis dum la lasta jardeko de la ekzisto de la komunista ŝtatego [[Sovetunio]], kiu ekde junio [[1940]] ankaŭ kontrolis Litovion: Inter la pluraj junularaj Esperanto-kluboj ekestintaj dum la [[1980-aj jaroj]] aparte elstarigindas la kluboj ''ONDO'' de Kaŭno (fondita en 1985) kaj ''JUNECO'' de Vilno, kiuj rigardeblas la kovejo de la posta landa sekcio de TEJO.


{{Eŭropaj Esperanto-asocioj}}
{{Eŭropaj Esperanto-asocioj}}

Kiel registrite je 14:09, 29 sep. 2010

Litova Esperantista Junulara Ligo - litove Lietuvos Esperantininkų Jaunimo Lyga - estas la landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Litovio. Ĝia sidejo, kune kun tiu de Litova Esperanto-Asocio, troviĝas en la urbo Kaŭnaso, en la domo Zamenhofo g. 5 kiu historie apartenis al Aleksandro Silbernik, la bopatro de L. L. Zamenhof. Adreso por leteroj: pd-193, 3000 Kaunas, Litovio. Kunvenoj okazas ĉiumarde je la 18 horo.

Historio

Ĉiam ekde la publikiĝo de la Unua Libro de Esperanto en 1887 ekzistis engaĝitaj junaj esperantistoj en Kaŭno, urbo forte ligita al la familia vivo de L. L. Zamenhof prezentinta la novan lingvon. Apartaj organizitaj junularaj klubaj aktivecoj favore al Esperanto tamen nur formiĝis dum la lasta jardeko de la ekzisto de la komunista ŝtatego Sovetunio, kiu ekde junio 1940 ankaŭ kontrolis Litovion: Inter la pluraj junularaj Esperanto-kluboj ekestintaj dum la 1980-aj jaroj aparte elstarigindas la kluboj ONDO de Kaŭno (fondita en 1985) kaj JUNECO de Vilno, kiuj rigardeblas la kovejo de la posta landa sekcio de TEJO.

Ŝablono:Ĝermo-esperanto