Ĉambro de lordoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ariadne (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Ariadne (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 13: Linio 13:
== Historio de la supera ĉambro ==
== Historio de la supera ĉambro ==


La angla parlamento originas de la ''Witan'' koncilioj de la 11-a jarcento, kiu enhavis religiajn estrojn, potenculojn kaj reĝajn ministrojn. Saksaj reĝoj konsultis tiujn konciliojn. Ekde la 13-a jarcento, senditoj de grafujoj, urboj kaj municipoj ĉeestis la konsiliojn. Ekde la 14-a jarcento ekaperis du "ĉambrojn" - unu enhavis senditojn kaj eknomiĝis la ''Commons'' (Komunumuloj); la alia enhavis religiajn estrojn (''Lords spiritual'', aŭ Lordoj spiritaj) kaj potenculojn (''Lords temporal'', aŭ Lordoj tempecaj), kaj eknomiĝis la ''Upper House'' (Supera ĉambro). La du ĉambroj unue amasigis en la halo Westminster en 1320.
La angla parlamento originas de la ''Witan'' koncilioj de la 11-a jarcento, kiu enhavis religiajn estrojn, potenculojn kaj reĝajn ministrojn. Saksaj reĝoj konsultis tiujn konciliojn. Ekde la 13-a jarcento, senditoj de grafujoj, urboj kaj municipoj ĉeestis la konsiliojn. Ekde la 14-a jarcento ekaperis du "ĉambrojn" - unu enhavis senditojn kaj eknomiĝis la [[House of Commons (Britio)|''Commons'']] (Komunumuloj); la alia enhavis religiajn estrojn (''Lords spiritual'', aŭ Lordoj spiritaj) kaj potenculojn (''Lords temporal'', aŭ Lordoj tempecaj), kaj eknomiĝis la ''Upper House'' (Supera ĉambro). La du ĉambroj unue amasigis en la halo Westminster en 1320.


Lordoj tempecaj estis preskaŭ tute viraj heridintuloj. Lordoj spiritaj konsistis el episkopoj, abatoj kaj prioroj. Post la monaĥeja subpremito de [[Henriko la 8-a (Anglio)]] en 1539, nur restis episkopojn. En 1642, dum la interna milito, episkopoj estis tute forigitaj, kaj la tuta ĉambro ĉesis ekzisti en 1649. Tamen, ĝi estis rekreita en 1660, kaj episkopoj revenis en 1661 per la ''Clergy Act 1661'' (Leĝo pri klerikaro). Leĝoj komencis plu restrikti la kvanton da episkopoj en la ĉambro, ekde la Bishopric of Manchester Act 1847 (Leĝoj pri episkopeco de Manĉestro).
Lordoj tempecaj estis preskaŭ tute viraj heridintuloj. Lordoj spiritaj konsistis el episkopoj, abatoj kaj prioroj. Post la monaĥeja subpremito de [[Henriko la 8-a (Anglio)]] en 1539, nur restis episkopojn. En 1642, dum la interna milito, episkopoj estis tute forigitaj, kaj la tuta ĉambro ĉesis ekzisti en 1649. Tamen, ĝi estis rekreita en 1660, kaj episkopoj revenis en 1661 per la ''Clergy Act 1661'' (Leĝo pri klerikaro). Leĝoj komencis plu restrikti la kvanton da episkopoj en la ĉambro, ekde la Bishopric of Manchester Act 1847 (Leĝoj pri episkopeco de Manĉestro).
Linio 21: Linio 21:
== Reformo ==
== Reformo ==


La povo de la supera ĉambro estis limitigita de la ''Parliament Acts 1911 kaj 1949'' (Leĝoj pri parlamento) per kiuj la Nobeloj ne plu rajtas malakcepti:
La povo de la supera ĉambro estis limitigita de la ''Parliament Acts 1911 kaj 1949'' (Leĝoj pri parlamento) per kiuj la Lordoj ne plu rajtas malakcepti:
* Financajn leĝproponojn kiuj estis akceptitaj de la Komunumoj.
* Financajn leĝproponojn kiuj estis akceptitaj de la Komunumuloj.
* Aliajn leĝproponojn kiujn la Komunumuloj estis dufoje akceptintaj antaŭ almenaŭ dek du monatoj.
* Aliajn leĝproponojn kiujn la Komunumuloj estis dufoje akceptintaj antaŭ almenaŭ dek du monatoj.


En 1958, la ''Life Peerages Act'' (Leĝo pri vivtempa pajreco) permisis kreadon de vivtempaj nobeloj, viroj kaj virinoj, kiuj rajtos sidi kaj voĉdoni en la supera ĉambro sed ne havos rajton heridigi siajn titolojn. Baroness Wootton estis la unua virina pajro. En 1963, la ''Peerages Act'' (Leĝo pri pajreco) permesis al virinaj nobeloj, kaj ĉiuj skotlandaj nobeloj, membri la ĉambro. Ankaŭ tiu leĝo permesis al heredintaj nobeloj forigi ilian nobelecon: tion faris [[Tony Benn]] ĉar li volis kandidati por la [[Ĉambro de komunumuloj]].
En 1958, la ''Life Peerages Act'' (Leĝo pri vivtempa pajreco) permisis kreadon de vivtempaj nobeloj, viroj kaj virinoj, kiuj rajtos sidi kaj voĉdoni en la supera ĉambro sed ne havos rajton heridigi siajn titolojn. Baroness Wootton estis la unua virina pajro. En 1963, la ''Peerages Act'' (Leĝo pri pajreco) permesis al virinaj nobeloj, kaj ĉiuj skotlandaj nobeloj, membri la ĉambro. Ankaŭ tiu leĝo permesis al heredintaj nobeloj forigi ilian nobelecon: tion faris [[Tony Benn]] ĉar li volis kandidati por la [[House of Commons (Britio)|Ĉambro de komunumuloj]].


== Juĝeca rolo ==
== Juĝeca rolo ==

Kiel registrite je 20:04, 30 sep. 2010

La ĉambro de la Lordoj, Palaco de Westminster, frua 18-a jarcento.

La House of Lords (Ĉambro de lordoj), foje konata kiel Upper HouseUpper Chamber (Supera ĉambro), estas la dua ĉambro de la brita parlamento, la Parliament of the United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland (Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando de Britujo kaj Nordirlando).

Nuntempa konsisto

Nuntempe, la supera ĉambro konsistas el nomumitaj pajroj, episkopoj de la Eklezio de Anglio, kaj heridintaj nobeloj. El ĉirkaŭ 740 membroj, estas nur 26 episkopoj kaj 92 heridintuloj en la ĉambro.

Antaŭ 1999, ĉiuj nobeloj rajtas ĉeesti kaj voĉdoni pri leĝojn en la supera ĉambro. Ekde tiam, kiam leĝiĝis la House of Lords Act 1999 (Leĝo pri Ĉambro de lordoj), nur 92 nobeloj, elektitaj de iliaj egaluloj, rajtas daŭri tion. Oni proponadis forigi ĉi tiuj heridintuloj per sekvanta reformo.

La ceteraj membroj estas nomumitaj de la reĝo kiel pajroj por siaj vivtempoj. Enoficigante pajrojn, la reĝo estas instigita kaj konsilita de la ĉefministro.

Historio de la supera ĉambro

La angla parlamento originas de la Witan koncilioj de la 11-a jarcento, kiu enhavis religiajn estrojn, potenculojn kaj reĝajn ministrojn. Saksaj reĝoj konsultis tiujn konciliojn. Ekde la 13-a jarcento, senditoj de grafujoj, urboj kaj municipoj ĉeestis la konsiliojn. Ekde la 14-a jarcento ekaperis du "ĉambrojn" - unu enhavis senditojn kaj eknomiĝis la Commons (Komunumuloj); la alia enhavis religiajn estrojn (Lords spiritual, aŭ Lordoj spiritaj) kaj potenculojn (Lords temporal, aŭ Lordoj tempecaj), kaj eknomiĝis la Upper House (Supera ĉambro). La du ĉambroj unue amasigis en la halo Westminster en 1320.

Lordoj tempecaj estis preskaŭ tute viraj heridintuloj. Lordoj spiritaj konsistis el episkopoj, abatoj kaj prioroj. Post la monaĥeja subpremito de Henriko la 8-a (Anglio) en 1539, nur restis episkopojn. En 1642, dum la interna milito, episkopoj estis tute forigitaj, kaj la tuta ĉambro ĉesis ekzisti en 1649. Tamen, ĝi estis rekreita en 1660, kaj episkopoj revenis en 1661 per la Clergy Act 1661 (Leĝo pri klerikaro). Leĝoj komencis plu restrikti la kvanton da episkopoj en la ĉambro, ekde la Bishopric of Manchester Act 1847 (Leĝoj pri episkopeco de Manĉestro).

Per la Acts of Union (Leĝoj pri unuiĝo) de Skotlando en 1707 kaj Irlando en 1800, nobeloj de tiuj landoj rajtis elekti senditoj kiu rajtos membri la superan ĉambron. Irlandaj nobeloj ne plu membris la ĉambro post 1922, kiam Irlando plejparte gajnis ĝian memstariĝon.

Reformo

La povo de la supera ĉambro estis limitigita de la Parliament Acts 1911 kaj 1949 (Leĝoj pri parlamento) per kiuj la Lordoj ne plu rajtas malakcepti:

  • Financajn leĝproponojn kiuj estis akceptitaj de la Komunumuloj.
  • Aliajn leĝproponojn kiujn la Komunumuloj estis dufoje akceptintaj antaŭ almenaŭ dek du monatoj.

En 1958, la Life Peerages Act (Leĝo pri vivtempa pajreco) permisis kreadon de vivtempaj nobeloj, viroj kaj virinoj, kiuj rajtos sidi kaj voĉdoni en la supera ĉambro sed ne havos rajton heridigi siajn titolojn. Baroness Wootton estis la unua virina pajro. En 1963, la Peerages Act (Leĝo pri pajreco) permesis al virinaj nobeloj, kaj ĉiuj skotlandaj nobeloj, membri la ĉambro. Ankaŭ tiu leĝo permesis al heredintaj nobeloj forigi ilian nobelecon: tion faris Tony Benn ĉar li volis kandidati por la Ĉambro de komunumuloj.

Juĝeca rolo

De 1399 ĝis 2009, la Ĉambro de lordoj ankaŭ havis juĝecan rolon en Britio.

Antaŭ 1399, aŭ la reĝo aŭ la tuta parlamento servis kiel fina apelacia juĝejo. Poste, la Lordoj sole tiel servis. Tiu rolo fariĝis regulita ekde 1876, per la Appellate Jurisdiction Act 1876 (Leĝo pri apelacia instanco). Per tiu leĝo estis nomumita Lords of Appeal in Ordinary, aŭ Law Lords (Lordoj de apelacio en ordinaro, aŭ Jurlordoj) - la unuaj nomumitaj membroj de la ĉambro. Tiuj lordoj estis spertintaj kaj respektindaj juĝoj. La juĝoj rajtis voĉdoni pri leĝoj, sed malofte faris tion. Ili laboris plentempe pri juĝaj aferoj.

En 2009, ĉiuj Jurlordoj estis forigita el la parlamento por establi novan Supreme Court (Supera juĝejo) aliloke.

Notoj

Vidu ankaŭ: