Meklenburgo-Antaŭpomerio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
→‎Eksteraj ligiloj: commercial Links
Linio 144: Linio 144:
{{projektoj|commonscat=Mecklenburg-Vorpommern}}
{{projektoj|commonscat=Mecklenburg-Vorpommern}}
{{el}} http://www.vorpommern.de <!-- Regiona Turista Estrara Antaŭpomerio (D) -->
{{el}} http://www.vorpommern.de <!-- Regiona Turista Estrara Antaŭpomerio (D) -->
{{el}} http://www.stadtplandienst.de/mecklenburgvorpommern.asp <!-- M-V _im_ _Deutschen_ _Stadtplandienst_ -->
{{el}} http://www.mecklenburg-vorpommern.info <!-- _TourismusInformationsSystem_ -->
{{el}} http://www.esperanto-nb.de Pri la societo en la urbo [[Neubrandenburg]] (germane, esperante)
{{el}} http://www.esperanto-nb.de Pri la societo en la urbo [[Neubrandenburg]] (germane, esperante)
{{el}} http://www.esperanto-sn.de/ Pri la klubo en [[Schwerin]] (germane, esperante)
{{el}} http://www.esperanto-sn.de/ Pri la klubo en [[Schwerin]] (germane, esperante)
{{el}} [http://www.kultur-gut-wrechen.de/esperanto/ Kulturo-Bieno Wrechen - Forpermeso en la naturo, Manĝi, Trinki, Dormi]
{{el}} [http://www.wieseneck-hiddensee.de/esperanto/ Hiddensee (Balta Maro) Wieseneck: Pensiono Restoracio Kafeterio]


{{Federaciaj landoj de Germanio}}
{{Federaciaj landoj de Germanio}}

Kiel registrite je 14:53, 16 okt. 2010

Meklenburgo-Antaŭpomerio
Flago Blazono
Flago Blazono
Bazaj informoj
ĉefurbo: Schwerin (Ŝverino)
areo: 23.174,17 km²
loĝantoj: 1.715.642
loĝdenso: 74 loĝantoj/km²
ŝuldoj: 5.958 € loĝanto (2004)
ŝuldoj entute: 10,3 Mrd. € (2004)
ISO 3166-2: DE-MV
Oficiala paĝaro: www.m-v.de
Politiko
Ĉefministro: Dr. Erwin Sellering (SPD)
Regantaj partioj: SPD kaj
CDU
71 mandatoj en la landa parlamento: SPD 23
CDU 22
Die Linke 13
FDP 7
NPD 6
lasta elekto: 17-a de septembro 2006
sekva elekto: 2011
Reprezento en la
Federacio Konsilo
:
3
Mapo
La urbodomo de Greifswald
Stralsund

Meklenburgo-AntaŭpomerioMeklenburgio-Antaŭpomerio (MA) estas federacia lando, t.e. subŝtato, en nordoriento de Germanio. Ĝia germana nomo estas Mecklenburg-Vorpommern (IFA: /ˈmeːklənbʊrk ˈfoːrpɔmərn/] - la unua e kaj la unua o estas longaj.).

Meklenburgo-Antaŭpomerio limas al la Balta maro (norde), Pollando (oriente), la federaciaj landoj Brandenburgio (sude), Malsupra Saksio (sudokcidente) kaj Ŝlesvigo-Holstinio (okcidente).

Al Meklenburgo-Antaŭpomerio limas la germanaj federaciaj landoj Brandenburgio (sude) kaj Malsupra Saksio (okcidente) najbaras Pollando kaj trans Balta maro Danio kaj Svedio

Meklenburgo-Antaŭpomerio estis refondita en 1990.

Geografio


Ĉefurbo: Schwerin
Aliaj gravaj urboj: Greifswald, Rostock, Sassnitz, Stralsund, Wismar, Neubrandenburg, Neustrelitz
Insuloj: Hiddensee, Poel, Rügen, Usedom

Reliefo

Meklenburgio-Antaŭpomerio ne havas montojn, sed kelkajn montetojn. La marbordo longas ĉirkaŭ 1700 km kaj tial ĝi havas el ĉiuj federaciaj landoj la plej longan marbordon. La plej grandaj insuloj estas Rugeno, Usedomo, Poelo kaj Hidenzeo.

La pejzaĝo de Meklenburgo-Antaŭpomerio estis formita dum la glaciepoko. La plej altaj altaĵoj estas Helpter Berge (179m), Ruhner Berge (176,6 m), Stubbenkammer sur Rugeno (161 m) kaj Brohmer Berge (153 m).

Akvaĵoj

Meklenburgo-Antaŭpomerio havas multajn lagojn kaj riverojn.

Riveroj

La ĉefaj riveroj estas Elbo, Eldo, Peno (Peene), Havelo (germane: Havel) kaj Varnovo (Warnow).

Lagoj

La plej grandaj lagoj germane nomiĝas Müritz (el polaba lingvo: morica) kaj Schweriner See.

Urboj

La plej gravaj urboj en Meklenburgio-Antaŭpomerio estas: Schwerin, Rostock, Greifswald, Wismar, Neubrandenburg kaj Stralsund.

Lingvoj

Krom la germana lingvo la loĝantoj parte parolas la malaltgermanan lingvon (platdiĉa lingvo, propralingve: Plattdüütsch). Meklenburgio-Antaŭpomerio nomiĝas platdiĉe Mäkelborg-Vörpommern.

Tipa trajto de la platdiĉo en Meklenburgio-Antaŭpomerio estas, ke la pluralaj formoj de la verboj havas en prezenco la komunan finaĵon -en, ekz. wi maken "ni faras", ji maken "vi faras", se/sei maken "ili faras". En la iama Meklenburgio-Ŝverino praa longa o fariĝis au, ekz. Brauder "frato", en la aliaj partoj (Meklenburgio-Ŝtrelico, Antaŭpomerio) de la lando restis o, ekz. Broder "frato".

Administra disdivido

Meklenburgo-Antaŭpomerio konsitas el 12 regionaj distriktoj (Landkreise) kaj 6 urboj sen aparteno al regiona distrikto: Mapo kun la administraj limoj en Meklenburgo-Antaŭpomerio

Distriktoj (Landkreise)

  1. Bad Doberan (DBR)
  2. Demmin (DM)
  3. Güstrow (GÜ)
  4. Ludwigslust (LWL)
  5. Mecklenburg-Strelitz (MST)
  6. Müritz (MÜR)
  1. Norda Antaŭpomerio (Nordvorpommern, NVP)
  2. Nordokcidenta Meklenburgo (Nordwestmecklenburg, NWM)
  3. Orienta Antaŭpomerio (Ostvorpommern, OVP)
  4. Parchim (PCH)
  5. Rügen (RÜG)
  6. Uecker-Randow (UER)

Eksterdistriktaj urboj

13 Greifswald (HGW)
14 Neubrandenburg (NB)
15 Rostock (HRO)
16 Schwerin (SN)
17 Stralsund (HST)
18 Wismar (HWI)

Komunumoj

Meklenburgo-Antaŭpomerio konsistas el 964 politike sendependaj komunumoj . Inter ili estas 6 eksterregionaj urboj kaj 958 komunumoj apartenantaj al regiona distrikto. El inter ili 903 fondis 116 administrajn asociiĝojn (kiuj en M-A nomiĝas Ämter, singularo: Amt) por pli efika plenumado de administraj taskoj.

Ĉiuj donitaĵoj koncernas la situacion de 2003-07-01. Okazos administra reformo, kiu inkluzivos ĉiujn urbojn en la distriktojn kaj reduktos ties nombron je kvin.

Komparu kun: Listo de la komunumoj en Meklenburgo-Antaŭpomerio

Esperanto-movado

Meklenburgo-Antaŭpomerio (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
Meklenburgo-Antaŭpomerio (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
DMS
Neubrandenburg
Neubrandenburg
Neubrandenburg
DMS
Ŝverino
Ŝverino
Ŝverino
DMS
Rostock
Rostock
Rostock
DMS
Stralsund
Stralsund
Stralsund
Jen la mapo kun markiloj por la kluboj

La Esperanto-movado en Meklenburgio-Antaŭpomerio festis en 2005 sian 100jariĝon. La unua esperantisto en Ŝverino estis Marie Hankel. Okaze de ĉi tiu jubileo estis eldonita 100paĝa libreto en Ŝverino, kies aŭtoro estas Ralf Kuse.

Nuntempe ekzistas Esperantosocietoj en la jenaj urboj:

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.vorpommern.de greke http://www.esperanto-nb.de Pri la societo en la urbo Neubrandenburg (germane, esperante) greke http://www.esperanto-sn.de/ Pri la klubo en Schwerin (germane, esperante)