Sorio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: uk:Сорія
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: lt:Sorija
Linio 72: Linio 72:
[[ko:소리아]]
[[ko:소리아]]
[[lij:Soria]]
[[lij:Soria]]
[[lt:Sorija]]
[[nah:Soria]]
[[nah:Soria]]
[[nl:Soria (stad)]]
[[nl:Soria (stad)]]

Kiel registrite je 04:47, 21 okt. 2010

Situo de Sorio en Hispanio

Soria [sorja] estas urbo kaj provinco de Hispanio en la norda parto de la centra ebenaĵo de tiu lando, en la aŭtonoma regiono Kastilio kaj Leono.

La urbo

Sorio situas ĉe la rivero Doŭro, kaj havas 37.200 loĝantojn (hispanana oficiala statistikaĵo - jaro 2005).

Proksime al la urbo troviĝas la restaĵoj de malnova urbo, Numantia, kiu batalis dum jaroj kaj pereis en la konkero fare de la romianoj. Ekzistas samnoma muzeo pri tiu rezisto kaj pri prahistorio de la provinco, kiu estis inaŭgurita pro reĝo Alfonso la 13-a. La futbalklubo de la urbo nomiĝas Numancia je memoro de Numanco.

En la urbo loĝis kaj laboris kiel franca instruisto dum kelke da tempo la poeto Antonio Machado, kiu estis tre influita de la tiea pejzaĝo. Nuntempe, la gimnazio kie laboris Machado, havas sian nomon. Pro sia rilato kun Machado, Sorio interfratiĝas la franca urbo Collioure, kie estas enteriga la poeto.

Historio

La origino de la urbo estas en la reloĝantigo, kiun faris la reĝo Alfonso la 1-a "la militisto", al la jaro 1110, konkerinte ĉi tiujn terojn al la islamanoj. Tamen, post la rekonkero, la urbo daŭris en milito inter la reĝlandoj kristanaj pro sia strategia situo. Post malmulte da tempo, la reĝo Alfonso la 8-a, "la Imperiestro", igis Sorion parto de la Kastilia Reĝlando.

Sorio helpis Alfonson la 8-an en milito kontraŭ la Reĝlando de Leono, kaj la reĝo dankis ĝin donante privilegiojn por la urbo.

Je la komenco de la 13-a jarcento, la komerco en la urbo estis en la manoj de la judoj, kaj la urbo ĝuis periodon da ekonomia prospereco. Tiu aspekto, kaj la ĉelima situo de la urbo, pligrandigis la gravecon de Sorio. Tiam, la urbo ankaŭ eniris "La Meston" (hispane La Mesta, nacia konsilistaro de ŝafistoj) ek ĝia komenco.

Gravaj festoj

Procesio de la "Dimanĉo de Kaldronoj". Oni vidas la procesiantojn kun la tradiciaj "Piñorra" vestoj de Sorio.

Ĉi tiu urbo havas siajn grandajn festojn la lastajn tagojn de Junio, kaj ili estas nomataj "Festoj de sankta Johano". Malgraŭ tiu nomo, la origino de la festoj estis tre antaŭa al la katolikismo. La kernaj ingrediencoj de tiuj festotagoj estas suno, vino kaj taŭroj. La festoj de sankta Johano daŭras kvin tagojn, kaj ĉiam komencas merkredon (nomata "de la parolado") kaj finiĝas lundon (nomata "de la dancoj"). Estas tamen aliaj tagoj, kiujn oni dediĉas al preparado de la gravaj kvin tagoj. Ili signifas multe por la plejmulta loĝantoj de Sorio.

Sankta Johano ne estas la sankta patrono de Sorio; tiu estas sankta Saturio, kiu havas ankaŭ siajn festotagojn la unuaj tagoj de oktobro.

La provinco

Sorio estas la ĉefurbo de samnoma hispana provinco, kiu estas la malplej loĝata de Hispanio kaj ĝis antaŭnelonge pluperdis loĝantojn ĉiujare, ĝis la komenco de enmigrado de sudamerikanoj kaj afrikanoj dum la lastaj jaroj de la 20-a jarcento kaj la unuaj jaroj de la 21-a jarcento. La loĝdenseco estas 9 homoj/km2. Ĝi havas 183 vilaĝoj, el kiuj preskaŭ la duono havas malpli ol 100 genajbarojn kaj sole 12 havas pli ol 1000 loĝantojn.

La plejmulto el la loĝantoj estas tre maljuna.

Ĝi limigas kun ĉi tiu provincoj: al nordo kun Logronjo, al oriento kun Zaragozo, al okcidento kun Burgoso kaj Segovio, al sudo kun Gvadalaharo.

La provinco havas arbaran industrion, agraran kaj brutaran industrion. Nuntempe la turismo en la provinco estas kreskanta.

La ĉefaj urboj estas Burgo de Osma, Almazán kaj Ágreda.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Il Komunumoj de Sorio

Aliaj projektoj