Fervojo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: et:Raudteetransport
Linio 39: Linio 39:
Kompilita laŭ la artikoloj de
Kompilita laŭ la artikoloj de
TARNOW kaj ŜIRJAEV.
TARNOW kaj ŜIRJAEV.
<br clear=all>
{{Commons|Railroad}}
{{Commons|Train}}
{{projektoj|commonscat=Rail transport}}
{{projektoj|commonscat=Railroad}}
{{projektoj|commonscat=Railways}}

* '''[[Vikinovaĵoj]]''' havas novaĵojn pri [http://incubator.wikimedia.org/wiki/Category:Wn/eo/Fervojo Fervojo]


== Aliaj projektoj ==
{{Projektoj
|commons=Railroad
|commonscat=Rail transport
}}
{{projektoj|commons=Train|commons_title=Trajno}}
{{projektoj|wikinewscat=Fervojo}}


[[Kategorio:Fervojo|-]]
[[Kategorio:Fervojo|-]]

Kiel registrite je 16:19, 14 nov. 2010

Trajno venas al fervoja stacio en Tajlando

Fervojo estas transportsistemo, en kiu la veturiloj moviĝas per radoj sur reloj, kaj kies sekurigado respondas al atingebla granda kineta energio. La trajnoj estas pelataj dekomence per vapormaŝinoj, hodiaŭ ĉefe per elektraj kaj termikaj motoroj. La rado-relo-sistemo distingas fervojon de magnetvojo. La grando de atingebla kineta energio diferencigas inter fervojo kaj tramvojofunikularo. Dum ĉe tramvojo la kondukisto povas haltigi tramon en videblecdistanco al obstaklo (precipe en surŝosea trafiko), por fervojaj trajnoj necesas garantii liberan trakon ĝis sufiĉe frue anoncata haltsignalo. Ankaŭ ĉe funikularo la kineta energio estas tre limigita. Estas ankaŭ unurela fervojo (aŭ unurelvojo), en kiu la veturiloj moviĝas aŭ sur unu relo, aŭ pendante de unu relo (ofte ne el fero).

Vidu ankaŭ

Rete

greke ampleksa paĝaro en Eo pri funkciado de fervojoj

Fervojo kaj Esperanto

EdE-F - IFEF

Fervojo. Armand Berllande, franca fervojisto en Villeneuve St-Georges, publikis alvokon en ,Esperanto',la 20-a de marto 1909, en kiu li instigis kunligon de la Esperantistaj fervojistoj. Kaj dum la Universala Kongreso en Barcelono 7 kaj 8 sept. okazis du fakkunvenoj de fervojistoj, kiujn ĉeestis 11 personoj el 6 nacioj. Fondiĝis int. Asocio de Esperantistaj Fervojistoj kaj oni akceptis la jenan programon: propagandi Esperanton inter la fervojistoj, starigi specialan vortareton, instigi internacia interŝanĝon de profesiaj ideoj, eldoni adresaron, faciligi interŝanĝon de infanoj de fervojistoj dum la libertempa jarperiodo, faciligi la alveturon de Esperantistaj fervojistoj al la E-kongresoj. Por 1910 oni elektis prezidenton Berlande, vicprezidenton Wellons, Usono, kaj Schwartz, Aŭstrio, sekretaron-kas, Bontemps, Franc, helpsekretaron Sandecki, Rusujo, kaj ankaŭ delegitojn por 9 landoj.

En dec. 1910 eliris la faka organo Fervoja Esperantisto, kiu aperadis ĝis militkomenco. Meze de 1911 la asocio jam havis pli ol 200 anojn el 15 nacioj. Dum la UK en Antwerpen 1911 oni aranĝis 3 fervojistajn kunvenojn; ĉeestis 15 kolegoj el 7 nacioj. Oni precipe pritraktis la fakan vortaron de Bal. Nova prezidento fariĝis Schwartz, vicprezidento Engst, Germanio, sekretario Petzold, Germanio, en sekretorio Bontemps. Dum la UK en Krakow, 1912, la malmultaj fervojistoj kunvenis trifoje. Oni elektis prez. Tarnow, Germ., vicprez. Szymanowski, Germ., sekr. Petzold, kas. Engst, redaktoroj Berlande kaj Chilot, Franc. La nombro de la membroj estis en 1912 214, en 1913 jam 227. La kunsidoj fervojistaj dum la UK en Bern, 1913, estis vizitataj nur de 8, resp. 6 anoj. La ĉiam ĉefa demando estis ankaŭ ĉi tie la havigo de monrimedoj. La agado de Berlande kaj de aliaj fervoraj E-istoj kaŭzis, ke en diversaj urboj fondiĝis fervojistaj grupoj, ekz. en Nymburk (Bohemujo), Lyon, Boxtel (Holando), ktp. Eĉ landaj ligoj fondiĝis. La unua estis la Unuiĝo de Germanaj Fervoj-E-istoj, fondita 2 okt. 1910.

Post la milito IAEF estis restarigita en 1921 en Prago, danke al la klopodoj de S. Stojnic kaj I. Puhalo kaj dum multaj jaroj ĝi havis sian sidejon en Zagreb, Jugoslavujo. En kelkaj landoj estas fonditaj naciaj (memstaraj) E-societoj de fervojistoj, la itala fondiĝis en 1922, la svisa en 1925, la ,Nagola' en Japanio en 1928, la hispana en 1928 de E. del Barrio kaj en Finnlando. En 1925 reprezentantoj de fervojasocio (9.000 membroj) en Kattowicze, Polujo, akceptis rezolucion, rekomendante al ĉiuj membroj lerni E-n. Samjare en Aŭstrujo A. E-Delegitaro starigis E-kursojn por fervojistoj: oni permesis en tiu lando portadon de oficiala E-insigno (verda kvinpinta, glata stelo sur blanka fono) eĉ dum deĵoro. En 1927 la ministro de trafiko en Jugoslavujo per akto de 21 marto aprobis, ke en ĉiuj vagonoj de la jugoslava fervojaro, destinitaj por int. trafiko, sur oficialaj afiŝoj kaj avizoj estu aplikata E: sed ĝis nun tiu ĉi reformo ne realiĝis. En int. vagonoj de la Hungaraj Ŝtatfervojoj estas bildoj de Budapeŝto kun kvinlingva klariga teksto, la kvina lingvo estas E.

La agado de E-istaj fervojistoj instigis diversajn fervojkompaniojn kaj liniojn eldoni gvidlibron, prospektojn, kaj aliajn presaĵojn ankaŭ en E. Speciale rimarkindaj estas la luksaj eldonaĵoj de la aŭstria minsiterio por fervojoj en 1911 kaj en 1912, post la milito belaj eldonaĵoj de la ĉeĥoslovakaj kaj japanaj fervojoj. Diversaj fakaj gazetoj havis E-fakon kun pli-malpli konstanta karaktero, ekz. la sveda fervojista gazeto "Signalen".

IAEF en la lastaj jaroj montris neviglan agadon, eĉ la oficiala organo La Fervojisto ĉesis aperi.

Kompilita laŭ la artikoloj de TARNOW kaj ŜIRJAEV.

Aliaj projektoj

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda