Turkoj en Bulgario: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e roboto aldono de: fr:Turcs de Bulgarie |
e roboto aldono de: ro:Turci în Bulgaria |
||
Linio 38: | Linio 38: | ||
[[en:Turks in Bulgaria]] |
[[en:Turks in Bulgaria]] |
||
[[fr:Turcs de Bulgarie]] |
[[fr:Turcs de Bulgarie]] |
||
[[ro:Turci în Bulgaria]] |
|||
[[ru:Турки в Болгарии]] |
[[ru:Турки в Болгарии]] |
||
[[tr:Bulgaristan'daki Türkler]] |
[[tr:Bulgaristan'daki Türkler]] |
Kiel registrite je 20:38, 15 nov. 2010
La turkoj en Bulgario, do civitanoj de Bulgario kiuj konsideras sin etne turkaj kaj denaske parolas la turkan, laŭ la stato de la jaro 2001 konsistigas 9.4% el la tuta loĝantaro de Bulgario. La turkoj en Bulgario estas posteuloj de la fruaj tjurkaj setlantoj kiuj venis el Anatolio al la regiono okcidente de la Nigra Maro, sekve de la konkero de tiu teritorio pere de la Otomana Imperio en la 14-a kaj frua 15-a jarcentoj. Aldone iom da kristanaj bulgaroj konvertiĝis al Islamo dum la rego de la Otomana Imperio kaj sekve ankaŭ konsideriĝis "turkoj de Bulgario".
Ekde la jaro 1990, aparte la politika partio Movado por Rajtoj kaj Liberoj (bulgare Движение за права и свободи, Dvizhenie za prava i svobodi, turke Hak ve Özgürlükler Hareketi) reprezentas la interesojn de tiu etna malplimulto. Krom Ahmed Dogan, gvidanto de tiu partio, inter aliaj turklingvaj bulgaroj menciindas ekzemple la bulgara turkdevena kantistino Yıldız İbrahimova.
La mapo dekstre montras, en kiuj partoj de Bulgario turklingvanoj aparte multas.
Nombroj
Internacie, oni taksas la nombron de turkdevenaj bulgaroj jene:
- 746 664 (en Bulgario)[1]
Jen iuj arkitekturaj spuroj de la turkdevenaj bulgaroj
Notoj
- ↑ etnoj de Bulgario laŭ la censo de 2001 (bulgare)
- ↑ Granda Nacia Asembleo de Turkio, Sesio 122, 30-a de junio 2005 , 1-a sesio 11:00.
- ↑ Raporto pri migradoj mediteraneaj 2008-2009, oktobro 2009 (france, formato PDF)
- ↑ "turkdevenaj bulgaroj la plej rapide kreskanta grupo de enmigrintoj en Nederlando", anglalingve
- ↑ "Nieuwe Turk is Bulgaar", nederlandlingve
- ↑ Хиляди български турци не успяха да дадат своя вот в Кипър
- ↑ 10 000 наши сънародници в “несъществуващата страна”.
- ↑ retejo sln.be, januaro 2009