Meklenburgo-Antaŭpomerio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
e roboto aldono de: lmo:Meclembùrgo-Pomerània Anteriùr |
RedBot (diskuto | kontribuoj) e [r2.6.1] roboto modifo de: ca:Mecklemburg - Pomerània Occidental |
||
Linio 152: | Linio 152: | ||
[[Kategorio:Pomerio]] |
[[Kategorio:Pomerio]] |
||
[[Kategorio:Federaciaj landoj de Germanio]] |
[[Kategorio:Federaciaj landoj de Germanio]] |
||
⚫ | |||
[[af:Mecklenburg-Voorpommere]] |
[[af:Mecklenburg-Voorpommere]] |
||
Linio 164: | Linio 162: | ||
[[bg:Мекленбург-Предна Померания]] |
[[bg:Мекленбург-Предна Померания]] |
||
[[br:Mecklenburg-Pomerania ar C'hornaoueg]] |
[[br:Mecklenburg-Pomerania ar C'hornaoueg]] |
||
[[ca:Mecklemburg |
[[ca:Mecklemburg - Pomerània Occidental]] |
||
[[cs:Meklenbursko-Přední Pomořansko]] |
[[cs:Meklenbursko-Přední Pomořansko]] |
||
[[csb:Meklenbùrskô-Przédné Pòmrë]] |
[[csb:Meklenbùrskô-Przédné Pòmrë]] |
||
Linio 180: | Linio 178: | ||
[[fj:Mecklenburg-Vorpommern]] |
[[fj:Mecklenburg-Vorpommern]] |
||
[[fr:Mecklembourg-Poméranie-Occidentale]] |
[[fr:Mecklembourg-Poméranie-Occidentale]] |
||
⚫ | |||
[[fy:Meklenburch-Foarpommeren]] |
[[fy:Meklenburch-Foarpommeren]] |
||
[[ga:Mecklenburg-Vorpommern]] |
[[ga:Mecklenburg-Vorpommern]] |
Kiel registrite je 17:17, 22 nov. 2010
Flago | Blazono |
---|---|
Bazaj informoj | |
ĉefurbo: | Schwerin (Ŝverino) |
areo: | 23.174,17 km² |
loĝantoj: | 1.715.642 |
loĝdenso: | 74 loĝantoj/km² |
ŝuldoj: | 5.958 € loĝanto (2004) |
ŝuldoj entute: | 10,3 Mrd. € (2004) |
ISO 3166-2: | DE-MV |
Oficiala paĝaro: | www.m-v.de |
Politiko | |
Ĉefministro: | Dr. Erwin Sellering (SPD) |
Regantaj partioj: | SPD kaj CDU |
71 mandatoj en la landa parlamento: | SPD 23 CDU 22 Die Linke 13 FDP 7 NPD 6 |
lasta elekto: | 17-a de septembro 2006 |
sekva elekto: | 2011 |
Reprezento en la Federacio Konsilo: |
3 |
Mapo | |
Meklenburgo-Antaŭpomerio aŭ Meklenburgio-Antaŭpomerio (MA) estas federacia lando, t.e. subŝtato, en nordoriento de Germanio. Ĝia germana nomo estas Mecklenburg-Vorpommern (IFA: /ˈmeːklənbʊrk ˈfoːrpɔmərn/] - la unua e kaj la unua o estas longaj.).
Meklenburgo-Antaŭpomerio limas al la Balta maro (norde), Pollando (oriente), la federaciaj landoj Brandenburgio (sude), Malsupra Saksio (sudokcidente) kaj Ŝlesvigo-Holstinio (okcidente).
Al Meklenburgo-Antaŭpomerio limas la germanaj federaciaj landoj Brandenburgio (sude) kaj Malsupra Saksio (okcidente) najbaras Pollando kaj trans Balta maro Danio kaj Svedio
Meklenburgo-Antaŭpomerio estis refondita en 1990.
Geografio
Ĉefurbo: Schwerin
Aliaj gravaj urboj: Greifswald, Rostock, Sassnitz, Stralsund, Wismar, Neubrandenburg, Neustrelitz
Insuloj: Hiddensee, Poel, Rügen, Usedom
Reliefo
Meklenburgio-Antaŭpomerio ne havas montojn, sed kelkajn montetojn. La marbordo longas ĉirkaŭ 1700 km kaj tial ĝi havas el ĉiuj federaciaj landoj la plej longan marbordon. La plej grandaj insuloj estas Rugeno, Usedomo, Poelo kaj Hidenzeo.
La pejzaĝo de Meklenburgo-Antaŭpomerio estis formita dum la glaciepoko. La plej altaj altaĵoj estas Helpter Berge (179m), Ruhner Berge (176,6 m), Stubbenkammer sur Rugeno (161 m) kaj Brohmer Berge (153 m).
Akvaĵoj
Meklenburgo-Antaŭpomerio havas multajn lagojn kaj riverojn.
Riveroj
La ĉefaj riveroj estas Elbo, Eldo, Peno (Peene), Havelo (germane: Havel) kaj Varnovo (Warnow).
Lagoj
La plej grandaj lagoj germane nomiĝas Müritz (el polaba lingvo: morica) kaj Schweriner See.
Urboj
La plej gravaj urboj en Meklenburgio-Antaŭpomerio estas: Schwerin, Rostock, Greifswald, Wismar, Neubrandenburg kaj Stralsund.
Lingvoj
Krom la germana lingvo la loĝantoj parte parolas la malaltgermanan lingvon (platdiĉa lingvo, propralingve: Plattdüütsch). Meklenburgio-Antaŭpomerio nomiĝas platdiĉe Mäkelborg-Vörpommern.
Tipa trajto de la platdiĉo en Meklenburgio-Antaŭpomerio estas, ke la pluralaj formoj de la verboj havas en prezenco la komunan finaĵon -en, ekz. wi maken "ni faras", ji maken "vi faras", se/sei maken "ili faras". En la iama Meklenburgio-Ŝverino praa longa o fariĝis au, ekz. Brauder "frato", en la aliaj partoj (Meklenburgio-Ŝtrelico, Antaŭpomerio) de la lando restis o, ekz. Broder "frato".
Administra disdivido
Meklenburgo-Antaŭpomerio konsitas el 12 regionaj distriktoj (Landkreise) kaj 6 urboj sen aparteno al regiona distrikto:
Distriktoj (Landkreise)
|
|
Eksterdistriktaj urboj
- 13 Greifswald (HGW)
- 14 Neubrandenburg (NB)
- 15 Rostock (HRO)
- 16 Schwerin (SN)
- 17 Stralsund (HST)
- 18 Wismar (HWI)
Komunumoj
Meklenburgo-Antaŭpomerio konsistas el 964 politike sendependaj komunumoj . Inter ili estas 6 eksterregionaj urboj kaj 958 komunumoj apartenantaj al regiona distrikto. El inter ili 903 fondis 116 administrajn asociiĝojn (kiuj en M-A nomiĝas Ämter, singularo: Amt) por pli efika plenumado de administraj taskoj.
Ĉiuj donitaĵoj koncernas la situacion de 2003-07-01. Okazos administra reformo, kiu inkluzivos ĉiujn urbojn en la distriktojn kaj reduktos ties nombron je kvin.
Komparu kun: Listo de la komunumoj en Meklenburgo-Antaŭpomerio
Esperanto-movado
| ||||
Jen la mapo kun markiloj por la kluboj |
La Esperanto-movado en Meklenburgio-Antaŭpomerio festis en 2005 sian 100jariĝon. La unua esperantisto en Ŝverino estis Marie Hankel. Okaze de ĉi tiu jubileo estis eldonita 100paĝa libreto en Ŝverino, kies aŭtoro estas Ralf Kuse.
Nuntempe ekzistas Esperantosocietoj en la jenaj urboj:
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke http://www.vorpommern.de greke http://www.esperanto-nb.de Pri la societo en la urbo Neubrandenburg (germane, esperante) greke http://www.esperanto-sn.de/ Pri la klubo en Schwerin (germane, esperante)
|