Dvorce (distrikto Bruntál): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:19, 26 nov. 2010

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dvorce

Dvorce estas vilaĝo en distrikto Bruntál, troviĝanta sur limo inter Moravio kaj Ĉeĥa Silezio, ĉe ŝtata landvojo inter Olomouc kaj Opava, en ondiĝinta montetaro de Nízký Jeseník. Dvorce situas sur kunfluejo de du rojoj - Lomnický-rojo kaj rojo Lobník. Rojo Lobník enfluas en riveron Moravice, sur kiu estis konstruita valbaraĵo Kružberk.

Historio

Dvorce estis fondita far de sinjoroj el Šternberk sur loko de verŝajne pli malnova vilaĝeto, situanta apud malnova komercvojo el Olomouc en Silezion. Pri la fondo de la vilaĝo ekzistas mito, laŭ kiu ĉi tie polaj aĉetistoj jam komence de la 10-a jarcento establis korton por sia varo. Sed la unua skribmencio pri Dvorce estas nur en dokumento de Zdislav el Šternberk el la jaro 1339. Dvorce situis sur disputema teritorio inter olomouca episkopujo, monaĥejo Hradisko kaj varo de sinjoroj el Šternberk, kiuj fine definitive konkeris regionon de Dvorce, signifa de sia erca riĉeco. Dvorce estis fondita en opozicio kontraŭ najbara episkopa Budišov nad Budišovkou kiel foira centrejo de la tuta ĉi tiea teritorio, apartenanta al Šternberk.