Boécourt: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 10: Linio 10:
|alteco=516
|alteco=516
|poŝtkodo=2856
|poŝtkodo=2856
|kodo=
|mapo=[[Dosiero:Karte Gemeinde Boécourt 2009.png|thumb|285px|center|<small>Mapo de Boécourt </small>]]
|mapo=[[Dosiero:Karte Gemeinde Boécourt 2009.png|thumb|285px|center|<small>Mapo de Boécourt </small>]]
}}
}}

Kiel registrite je 09:59, 30 nov. 2010

Boécourt
Blazono de Boécourt
Preĝejo de Boécourt
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Delemonto
Koordinatoj  47° 21′ 5″ N 7° 12′ 55″ O / 47.35139 °N, 7.21528 °O / 47.35139; 7.21528 (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 5″ N 7° 12′ 55″ O / 47.35139 °N, 7.21528 °O / 47.35139; 7.21528 (mapo)
Areo 12,28 km²
Alteco 516 m super marnivelo
Poŝtkodo 2856
Komunumkodo
Mapo de Boécourt
vdr

Pri la komunumo

Boécourt (prononcu boekur, malnova germana nomo Biestingen) estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 854 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Boécourt situas proksimume 6 kilometrojn okcidente de Delemonto. La orienta parto de la komunumo, kie situas la ĉefa setlejo apartenas al la tiel nomita Baseno de Delemonto, tio estas vasta kaldrono en la Ĵurasa Montaro. En okcidento la komunuma teritorio etendiĝas ĝis la kresto de Mont Russelin, kiu fakte estas la akvodislimo inter la riversistemoj de Doubs (kiu alfluas al Rodano) kaj de Birs (kiu alfluas al Rejno), kaj do sekve inter Mediteraneo kaj Norda Maro.

Al la komunumo apartenas ankaŭ la vilaĝetoj Séprais, Montavon kaj Les Lavoirs, kaj krome pluraj izolitaj bienoj.

Najbaraj komjunumoj

La komunumo Boécourt limas en nordo al Bourrignon, en nordoriento al Develier, en oriento al Bassecourt, en sudo al Glovelier, en okcidento al Clos du Doubs kaj en nordokcidento al La Baroche.

Trafiko

Boécourt estas konektita al la publika transportreto per buslinio al Bassecourt. Ĉe la limo al Glovélier ĝi disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 de Bielo tra Delemonto al Porrentruy.

Historio

La unua dokumenta mencio de Boécourt datiĝas el la jaro 1141 kiel Boescort.[1]

Kiel unu de la 13 liberaj vilaĝoj de la regno Delemonto Boécourt fariĝis en la jaro 1271 havaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 dum unu jaro la vilaĝo apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste aparteni de 1793 ĝis 1815 al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Boécourt apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: François Kohler: Boécourt en Historia Leksikono de Svislando (2004-06-07)

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto

Ŝablono:Delemonto (distrikto)