Mijazaŭa Kenĝi: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e [r2.5.2] robota aldono de: ca:Kenji Miyazawa
Linio 35: Linio 35:
[[Kategorio:Japanaj verkistoj]]
[[Kategorio:Japanaj verkistoj]]


[[ca:Kenji Miyazawa]]
[[de:Miyazawa Kenji]]
[[de:Miyazawa Kenji]]
[[en:Kenji Miyazawa]]
[[en:Kenji Miyazawa]]

Kiel registrite je 18:14, 1 dec. 2010

MIYAZAWA Kenĵi

MIYAZAWA Kenĵi (Hepburn), 宮沢賢治 [mijazaŭa kenĵi], (27-a de oktobro 1896 - 21-a de septembro 1933) estas poemisto kaj verkisto de fabeloj. 宮澤賢治 en registro.

Vivo

Li naskiĝis en Iŭate (gubernio), en Hienuki, en Satogaŭa-vilaĝo (nun Hanamaki-urbo en Tojozaŭa-urbeto). Post studado ĉe Morioka Alta Lernejo de Agronomio kaj Forstokulturo (nun Iwate Universitato, ĉe Agronomia Fakultato), li verkadis instruante en lernejo pri agronomio.

Poste li eksiĝis kaj inkliniĝis al verkado. En lia vivanteco, nur unu poemaro "Haru to Syura" kaj unu fabelaro estis eldonitaj, sed postmorte, pli da poemaroj kaj fabelaroj estis eldonitaj, kaj li fariĝis ŝatata poeto-fabelisto inter japanoj.

En 1926 li lernis Esperanton, kaj lia renkonto kun esperantisto, finna ambasado Gustaf John Ramstedt, rezidanta en Japanio akcelis lian emon lerni ĝin.

Li amis sian hejmlokon, kaj la scenoj de liaj verkoj ofte estas en la fikcia loko IhatovIhatovo, kiu devenis de Iŭate. Tiu aldono de '-o' al la fikcia loknomo kredeble estas influo de esperanta finaĵo de substantivo. Lin interesis Esperanto. Liaj provis traduki kelkajn el siaj verkoj en Esperanto, sed ili estis trovitaj nur en 1953. Li cetere uzis en sia verko multajn vortojn influitajn de Esperanto. Post lia morto liaj verkoj estis tradukitaj en Esperanton inter alie de Konisi Gaku.

Spirito de liaj verkoj: Kenji, kiu estis budhisto, sentis, ke ĉiuj vivantaĵoj estas kiel fratoj, kaj ke maleblas al personoj atingi veran feliĉon ĝis tiam ili ne pricelas tiom egale la feliĉon de ĉiuj kaj ĉiaj aliaj vivantaĵoj samtempe. Je Kenji tio ne estis nur ideo: dum li vagis sur montetoj kaj kampoj, li ofte forgesis sin tute en kontempli al bestoj, plantoj, ŝtonoj, vento, nuboj, ĉielarkoj, steloj. li trovis ĝojon simpatiante je la natura mondo. Tial liaj historioj estas plenaj per ĉiaj estaĵoj, kiuj rilatas nature kaj frate.

Verkoj

  • Haru to Ŝura (Printempo kaj Asura)
  • Ĉumon no Oi Rjoriten (La Restoracio de Multaj Mendoj)


Eksteraj Ligoj

greke http://www.aozora.gr.jp/index_pages/person81.html#sakuhin_list_1 greke http://www.city.hanamaki.iwate.jp/main/kenji/kinenkan.html