Katalizo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e roboto aldono de: hy:Կատալիզատոր
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota modifo de: ta:வினைவேகமாற்றி
Linio 64: Linio 64:
[[su:Katalis]]
[[su:Katalis]]
[[sv:Katalysator]]
[[sv:Katalysator]]
[[ta:வினைவேகமாற்றி]]
[[ta:வினைவேக மாற்றி]]
[[te:ఉత్ప్రేరకాలు]]
[[te:ఉత్ప్రేరకాలు]]
[[th:ตัวเร่งปฏิกิริยา]]
[[th:ตัวเร่งปฏิกิริยา]]

Kiel registrite je 16:45, 4 dec. 2010

Katalizilo estas materialo, kiu plirapidigas la kemiajn reakciojn kaj kiu ne forkonsumiĝas dum la proceso kaj ne ŝanĝiĝas por daŭro. Oni nomas la katalizilojn de la naturo enzimoj. Ili reguligas la gravajn biokemiajn reagojn.

La plimulto de la solidaj kataliziloj estas metalooksido, sulfidohalogenido de metalo aŭ duonmetaloj (ekz. boro, silicio). Oni uzas la gas- aŭ likvostatajn katalizilojn en pura stato, en solvaĵo aŭ porta surfaco. Oni surigas la solidajn katalizilojn sur portan surfacon, fajne disigite.

Dum la procezo, la kataliza paŝo estas ĝenerale la kemia reago inter la katalizilo kaj la komenca materialo. Tiam estiĝas intermaterialoj (transiraj produktoj), kiuj eme reakcias unu kun la alia aŭ kun plua reagaĵo, tiel estiĝas la dezirata finprodukto.

Dum la kemia reakcio inter la transira produkto kaj la reagaĵoj, la katalizilo regeneriĝas. La reago inter la katalizilo kaj la komenca materialo povas okazi tre diversmaniere, kaze de solida katalizado, la procezo povas esti tre komplika. Tiuj procezoj estas la acid-baz-reagoj, redoks-reagoj, estiĝo de koordinaj kompleksoj kaj liberaj radikoj.

Dum la solida katalizado, la meĥanismon de la reakcio tre forte influas la suprecaj kaj elektraj proprecoj de la katalizilo kaj ties kristala strukturo. Certaj solidaj kataliziloj, kiujn oni nomas multifunkcia katalizilo, reagas plurmaniere kun la ekaj materialoj. Oni uzas la dufunkciajn katalizilojn en la nafto-kemia industrio por la reformigaj reagoj.

Multaj kemiaj procezoj baziĝas sur katalizilaj reagoj. Kataliziloj tre gravas en la aŭtomobiloj.