Laurence Sterne: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Gpvosbot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: nl, pt, sv
FlaBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: fr
Linio 21: Linio 21:
[[de:Laurence Sterne]]
[[de:Laurence Sterne]]
[[en:Laurence Sterne]]
[[en:Laurence Sterne]]
[[fr:Laurence Sterne]]
[[hu:Laurence Sterne]]
[[hu:Laurence Sterne]]
[[nl:Laurence Sterne]]
[[nl:Laurence Sterne]]

Kiel registrite je 11:09, 2 dec. 2005

Literaturo > Anglalingva Literaturo > Laurence STERNE < Angla Lingvo


Laurence STERNE (naskiĝis la 24-an de novembro, 1713, mortis la 18-an de marto, 1768) estis angla verkisto.

Sterne naskiĝis en Clonmel, Irlando kaj frue en la vivo venis al Anglio, studis teologion en Kembriĝo, poste fariĝis pastro en Yorkshire kaj - kvankam liaj religiaj konvinkoj ne estis fortaj - li akceptis la postenon de vikario en la regiono de York.

Lian ĉefverkon, la romanon The Life and Opinions of Tristram Shandy, Gentleman ("La vivo kaj opinioj de Tristram SHANDY, sinjoro"), li eldonis en pluraj volumoj ekde 1759. En ĝi li plene neglektis la tradiciojn de la anglalingva romano: La okazaĵoj ne montras logikan sinsekvon; vortludoj, ne-finitaj frazoj kaj ellasaĵoj stimulas la fantazion de la legantaro. Pro tio, Sterne estas ofte konsiderata antaŭulo de la Modernismo.

Lia dua plej grava verko A Sentimental Journal through France and Italy estiĝis en Francio kaj Italio, kie la aŭtoro dum kelkaj jaroj vivis por kuraci sian tuberkulozon. Sterne mortis malriĉa viro en Londono.


Listo de verkoj

  • The Life and Opinions of Tristram Shandy, Gentleman (1759-67)
  • A Sentimental Journal through France and Italy (1768)


En Esperanto aperis

  • el: La vivo kaj la opinioj de Tristram Shandy, sinjoro / Lawrence Sterne. - En: Angla antologio ; p.290 - 296, vol. 1