Christopher Fettes: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
LucienBOT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fr:Christopher Fettes
Linio 16: Linio 16:


[[en:Christopher Fettes]]
[[en:Christopher Fettes]]
[[fr:Christopher Fettes]]

Kiel registrite je 14:33, 16 dec. 2010

Christopher FETTES, foje esperantigite Kristoforo FETTES (naskiĝis en 1937) estas irlandano de angla deveno; li ekde 1968 estas esperantisto kaj ekde 2001 honora membro de UEA.

Post kvin jaroj kiel instruisto de la franca lingvo, li bone konsciis pri la problemoj instrui fremdajn lingvojn, detale informiĝis pri Esperanto kaj lernis ĝin. Ekde 1969 li estas dumviva membro de UEA kaj de 1971 fakdelegito de la asocio. Dum vizito al Novzelando, en 1976 li instruis la lingvon al sia nevo, Mark Fettes. Inter 1978 kaj 1984 en kvin UK-oj li helpis ĉe Internacia Infana Kongreseto (IIK). La spertoj konvinkis lin pri la neceso de konstanta organizanto. Ekde 1988 ĝis 1998, kiel komisiito de UEA, li ĉefrespondecis pri preskaŭ ĉiu IIK.

Dum 1981 li fondis, i.a. kun alia esperantisto, Máire Mullarney, la Ekologian Partion de Irlando, kies nomo estis ŝanĝita en 1983 al Verda Alianco (irlande Comhaontas Glas) kaj en 1987 al The Green Party/Comhaontas Glas. Post la nacia elektado de la 14-a de junio 2007 tiu partio iĝis parto de la registara koalicio en Irlando. Pli frue, dum 1984 Christopher Fettes kunfondis la Asocion de Verduloj Esperantistaj (AVE) kaj komence redaktis ĝian organon Aveno.

Fettes estas vegetarano. Jam dum la 1970-aj jaroj li aktivis en Internacia Vegetarana Unuiĝo (IVU) kaj en Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA). Dum 1992 li fariĝis prezidanto de TEVA kaj estas ĝis nun.