Saksofono: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e [r2.6.4] roboto aldono de: my:ဆက်ဆိုဟွန်း |
e r2.5.2) (robota aldono de: am:ሳክሶፎን |
||
Linio 46: | Linio 46: | ||
[[af:Saxofoon]] |
[[af:Saxofoon]] |
||
[[am:ሳክሶፎን]] |
|||
[[ar:سكسفون]] |
[[ar:سكسفون]] |
||
[[be:Саксафон]] |
[[be:Саксафон]] |
Kiel registrite je 10:49, 17 dec. 2010
Saksofono estas muzika instrumento kaj ilo de la blovinstrumenta grupo. Ĝi ne estas latuna blovinstrumento, sed ligna blovinstrumento. Ĝi estas tre populara ĵaz-instrumento.
Familio
La familio de saksofonoj konsistas (interalie) el ĉi tiaj membroj:
- Soprillo en B♭, rekta
- Sopraninosaksofono en E♭, ofte rekta
- Sopransaksofono en B♭, ofte rekta
- Aldsaksofono en E♭, ofte S-forma
- C melody saksofono en C, S-forma
- Tenorsaksofono en B♭, S-forma
- Baritonsaksofono en E♭, S-forma, kun ekstraj kurbaĵoj
- Bassaksofono en B♭, S-forma, kun ekstraj kurbaĵoj
- Contrabassaksofono en E♭, S-forma, kun ekstraj kurbaĵoj
- Subcontrabassaksofono en B♭, S-forma, kun ekstraj kurbaĵoj
Estiĝo
La saksofono estas inventita en la jaro 1840 de belgo Adolphe Sax, de kiu la saksofono ĝia nomo ricevis kaj ekhavis patenton pri la saksofono en Francio. Hector Berlioz skribis ke Sax prenis ofikleidon kaj muntis buŝaĵon de klarneto sur tio, kaj tiamaniere la saksofonon elpensis [1]. Adolphe Sax faris plibonigojn al la plej latunaj blovinstrumentoj, kaj ankaŭ al diversaj lignaj blovinstrumentoj: la basklarneto kiel ni sciras nun estas ekzemple projekto de Adolphe Sax. Li volis ke la saksofono estus instrumento kun la facilmoveco de la arĉinstrumentoj kaj ankaŭ kun la dinamika ebloj de la latunaj blovinstrumentoj (ludi laŭte) kaj la ebloj de la lignaj blovinstrumentoj. Li celis instrumenton ke kunigus ĉiajn bonajn kvalitojn de la originaj instrumentoj. La unua saksofono estis bassaksofono, la cetero de la familio venis pliposte.
Libroj kaj fontindiko
- Adolphe Sax, Malou Haine, Editions Université Bruxelles, Bruxelles, 1980
- Sax, Mule & Co, Jean-Pierre Thiollet, H & D, Paris, 2004 (ISBN 2 914 266 03 0)
- ↑ Hector Berlioz, Hugh Macdonald, "Berlioz's Orchestration Treatise: A Translation and Commentary", Cambridge University Press, 2002, p.297