DVB-S: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 9: Linio 9:




{{ĝermo|tekniko}}
{{ĝermo|televido}}


[[Kategorio:DVB]]
[[Kategorio:DVB]]

Kiel registrite je 09:06, 26 dec. 2010

emblemo de la normo DVB-S

DVB-S, akronimo por Digital Video Broadcasting – Satellite (anglalingve por "cifereca video-elsendo persatelita") estas variaĵo de cifereca video-elsendo per komunika satelito.

DVB persatelita

La distribuo de de cifereca video-elsendo per komunika satelito (ekzemple AstraEutelsat) estas la plej multe uzata variaĵo de cifereca video-elsendo. Pro la granda kapacito peri datumojn ĝi transportas la plej multajn televidajn kaj radiajn programojn, kaj ankaŭ iujn aldonajn komunikajn servojn. Ekzemple sole la Astra-satelitoj transportas pli ol 1500 radiajn kaj televidajn programojn, el ili proksimume 300 televidaj kaj 170 radiaj programoj senkodigitaj kaj tial senkoste riceveblaj.[1] Kontraŭe al la perkabla normo DVB-C kaj la tersurfaca normo DVB-T la satelita normo ne bezonas aldonan infrastrukturon - kablajn retojn aŭ tersurfacajn sendostaciojn - kaj sekve ankaŭ en maldense loĝataj kaj malcentraj regionoj ebligas ricevon de televidaj kaj radiaj programoj. Ekzistas satelitaj antenoj, kiuj per aŭtomata reĝustigo de sia direktigo ebligas la ricevon de tiaj programoj ankaŭ dumvojaĝe en aviadiloj, sur ŝipoj aŭ eĉ en aŭtobusoj. Tial la termino "ĉie-televido" pli priskribas la normon DVB-S ol la tersurfacan normon DVB-T, por kio varbiĝas uzante tiun terminon. Parte la satelita cifereca video-elsenda normo DVB-S eĉ servas kiel datumoliverilo por la (analogaj kaj ciferecaj) kabloretoj kaj por la tersurfaca normo DVB-T.

Notoj

  1. listo de la ciferecaj televidaj programoj de la satelito Astra (germane)