Zubera dialekto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Dominik (diskuto | kontribuoj) e →Bibliografio: Eta korekto |
Dominik (diskuto | kontribuoj) e →Bibliografio: Eta ŝanĝo |
||
Linio 50: | Linio 50: | ||
== Bibliografio == |
== Bibliografio == |
||
* Fenaille Mispiratzeguy: Dictionnaire Français-Basque |
* Fenaille Mispiratzeguy: ''Dictionnaire Français-Basque <small>Grammaire</small>'', 1936. Eldonita de la aŭtoro, 38, rue D'Angiviller - Versailles. Vendata ĉe Eldonejo Foldex, 111, rue Legendre, Parizo. |
||
== Internaj ligiloj == |
== Internaj ligiloj == |
Kiel registrite je 02:29, 28 dec. 2010
La Zubera dialekto estas specifa eŭska dialekto parolata en Zubero (la plej malgranda el la 7 historiaj provincoj de Eŭsklando, situanta nord-oriente de tiu ĉi). Ĝi prezentas kelkajn lingvajn kaj fonetikajn specifaĵojn kiuj distingas ĝin. Ĝia prononco diferencas de aliaj eŭskaj elparoloj per, interalie, la « e » prononcata « i » kaj la « o » prononcata « u » kiam ili estas sekvataj de vokalo kaj ĉefe kun la akcento « ü » kiu ĝenerale proncatas kiel la franca « u » sed povas prononciĝi « i » se ĝi estas sekvata aŭ antaŭita de vokalo. Ĝi karakterizas la zuberan fonetikon kie ĝia ofteco estas multe pli granda ol tiu de « u » en la norma eŭska dum oni retrovas ĝin en neniu alia dialekto.
La zubera ankaŭ prezentas leksikajn kaj deklinaciajn specifaĵojn.
esperanto | norma eŭska | zubera dial. | |
---|---|---|---|
Adverboj: | neniam | inoiz ez, sekula | sekülan |
ofte | maiz | üsü | |
Adjektivoj: | bone | ongi | honki, ontsa |
bela | eder | eijer | |
Verboj: | okazi | gertatu | agitü |
havi | ukan | üken | |
fini | bukatu | ürrentü | |
veni | etorri | jin | |
Substantivoj: | kuirejo | sukalde | sükalte |
floro | lore | lili | |
loko | leku | lekü | |
monto | mendi | bortü, borthü | |
pluvo | euri | ebi | |
poeto | bertsolari | koblakari | |
suno | eguzki | eki | |
eliro | irteera, atera | elkigia | |
Zubero | Zuberoa | Xiberoa |
Hodiaŭ, pli ol 60 % el la 16,000 Zuberanoj estas eŭsklingvaj, sed la malkresko de nombro da parolantoj inter la junularo kaj maldungo kunportas danĝeron por la pluekzisto de la dialekto. Tamen, la laboro farata de kulturaj asocioj en kiuj multaj gejunuloj implikiĝas, ebligas al la dialekto pludaŭri, malgraŭ la normigo de la lingvo fare de "Euskara batua", kiu ŝajne ne forpelis la zuberan.
Bibliografio
- Fenaille Mispiratzeguy: Dictionnaire Français-Basque Grammaire, 1936. Eldonita de la aŭtoro, 38, rue D'Angiviller - Versailles. Vendata ĉe Eldonejo Foldex, 111, rue Legendre, Parizo.
Internaj ligiloj
Eksteraj ligiloj