Ŝ: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ru:Ŝ (латиница)
ChuispastonBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.2) (robota aldono de: dsb:Ŝ
Linio 34: Linio 34:
[[ca:Ŝ]]
[[ca:Ŝ]]
[[de:Ŝ]]
[[de:Ŝ]]
[[dsb:Ŝ]]
[[en:Ŝ]]
[[en:Ŝ]]
[[es:Ŝ]]
[[es:Ŝ]]

Kiel registrite je 20:45, 31 dec. 2010

Ŝ ŝ

Ŝ, minuskle ŝ, estas la 23-a litero de la Esperanta alfabeto. Ĝi havas sonon senvoĉan frotan postalveolan (estas senvoĉa frikativa palatalveolaro), kiun IFA-alfabete oni skribas [ʃ]. La nomo de la litero estas "ŝo".

Laŭ la normo ISO 9 (= GOST 7.79 sistemo A) la litero ŝ estas uzata ankaŭ por transdoni latinlitere la cilrilan literon Щ. En Esperanto la literon Щ oni plej ofte transdonas per ŝĉ (el la rusa aŭ ukraina) aŭ ŝt (el la bulgara).

Ŝ estas invento de Zamenhof, modifo de S. Ĝi similas la literon š uzatan en kelkaj lingvoj konataj de Zamenhof, sed havas formon propran al Esperanto, kaj tiel "neŭtralan". Laŭ la Fundamento de Esperanto oni povas skribi la duliteraĵon sh anstataŭ la litero ŝ, kiam oni ne povas, pro teknika kialo, uzi la ĝustan literon. La nomo de la signo aldonita al s por transformi ĝin al ŝ estas, en ordinara Esperanto, ĉapelo, sed ĝi povas esti nomata ankaŭ cirkumflekso.

La ĉi-suba listo montras literojn, literduopojn kaj litertriopojn, kiuj reprezentas similan sonon en aliaj lingvoj. La sonoj ne nepre estas tute samaj, sed multaj parolantoj sentas ilin samaj kiel la esperantan [ŝ]. En lingvoj, kies skribo estas neregula el la vidpunkto de parolsonoj, ekz. la angla kaj franca, la listo montras tipan skribmanieron, sed la montritaj literoj aŭ literkombinoj ne nepre ĉiam reprezentas la sonon [ŝ], kaj tiun povas reprezenti ankaŭ aliaj literoj.