Bildarkivo Aŭstria: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:foto1905.jpg|thumb|Unua Universala Kongreso de Esperanto, Boulogne-sur-Mer 1905]]
[[Dosiero:foto1905.jpg|thumb|Unua Universala Kongreso de Esperanto, Boulogne-sur-Mer 1905]]
[[Dosiero:Insigno1908.jpg|thumb|Insigno de la 4a Universala Kongreso de Esperanto 1908]]
[[Dosiero:Insigno1908.jpg|thumb|Insigno de la 4a Universala Kongreso de Esperanto 1908]]
[[Dosiero:Foto1989.jpg|thumb|Esperanto-Kurso, Singapuro 1989]]

'''Bildarkivo Aŭstria''' (germ. '''Bildarchiv Austria''') estas unu el la plej grandaj bild-datumbankoj en [[Eŭropo]] kaj apartenas al la [[Aŭstria Nacia Biblioteko]]. Pro la fakto ke en ĝi troviĝas ankaŭ la bild-objektoj de la [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj]] ĝi estas la plej granda datumbanko kun fotoj kun Esperanta temo (fine de 2010: 11.000).

Kiel registrite je 00:51, 4 jan. 2011

Dosiero:Foto1905.jpg
Unua Universala Kongreso de Esperanto, Boulogne-sur-Mer 1905
Insigno de la 4a Universala Kongreso de Esperanto 1908

Bildarkivo Aŭstria (germ. Bildarchiv Austria) estas unu el la plej grandaj bild-datumbankoj en Eŭropo kaj apartenas al la Aŭstria Nacia Biblioteko. Pro la fakto ke en ĝi troviĝas ankaŭ la bild-objektoj de la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj ĝi estas la plej granda datumbanko kun fotoj kun Esperanta temo (fine de 2010: 11.000).

En ĝi oni povas trovi fotojn de personoj, aranĝoj, lokoj, monumentoj, ekde la 19-a jarcento ĝis la nuntempo. Krome enestas fotoj aŭ skanaĵoj de objektoj de la Esperantomuzeo, kiel insignoj, flagoj, pentraĵoj, bustoj, medaloj ktp. Ĝi estas facile alirebla en la interreto kaj ofertas la eblon deŝuti la bildmaterialon; tre fajna kvalito riceveblas per krompago.

La ebloj serĉi:

  • La rapida serĉo (Schnellsuche):

La serĉlingvo estas la germana. Sed estas ankaŭ registritaj la Esperanto-lingvaj nomoj de la aranĝoj, tiel ke ekz. per la serĉ-vorto "universala" oni ricevas la fotojn de la universalaj kongresoj.

  • La serĉo en la diĝitiza kolekto "Esperanto" (Digitale Sammlung "Esperanto"):

Tiu kolekto estas alimaniera prezentado de la sama materialo per tema kaj kronologia strukturoj.

Ekzistas 9 ĉeftemoj:

aranĝoj (Veranstaltungen)
privataj kaj oficialaj organizoj (Private und öffentliche Einrichtungen)
trafikejoj, monumentoj, publikeco (Verkehrsflächen, Denkmäler, öffentliche Präsenz)
personoj (Personen)
kulturo (Kultur)
objektoj (Objekte)
ekonomio (Wirtschaft)
aliaj planlingvoj (Andere Plansprachen)
pordo al la mondo (Tor zur Welt)

Post elekto de temo eblas la serĉado tra la tempo.

Skribante al la Kolekto por Planlingvoj oni ricevas folion, kiu enhavas klarigojn pri serĉ-strategioj kaj la tradukon de la plej gravaj serĉvortoj.

Eksteraj ligiloj