Aethelwulf (Wessex): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.2) (robota aldono de: fa:اتلولف وسکس
ChuispastonBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: id:Æthelwulf dari Wessex
Linio 36: Linio 36:
[[he:אתלוולף, מלך וסקס]]
[[he:אתלוולף, מלך וסקס]]
[[hu:Æthelwulf wessexi király]]
[[hu:Æthelwulf wessexi király]]
[[id:Æthelwulf dari Wessex]]
[[it:Ethelwulf del Wessex]]
[[it:Ethelwulf del Wessex]]
[[ja:エゼルウルフ]]
[[ja:エゼルウルフ]]

Kiel registrite je 12:36, 7 jan. 2011

Fikcia portreto de Aethelwulf
Ringo eble donata de Aethelwulf al lojala sekvanto

Aethelwulf (n. ĉ.795, m. la 13-an de januaro 858) estis reĝo de Wessex ekde 839.

Vivo

Li estis la plej aĝa filo de Egbert (Wessex). En 825 li konkeris Kent kaj regis ĝin sub sia patro. Post la morto de Egbert en 839, Aethelwulf iĝis reĝo de Wessex, Cornwall, Kent kaj Essex: fakte de tuta suda Anglio. Li konfidis la orientan parton de sia regno al sia plej aĝa filo Athelstan.

Aethelwulf estis piulo kiu longe deziris pilgrimi al Romo. En 853 li sendis tien sian plej junan filon, Alfredon, kaj li mem sekvis lin en 855. Li faris malavarajn donacojn al la preĝejoj kaj ekleziuloj de Romo. Dum lia foresto lia plej aĝa filo Ethelbald servis kiel regento de Wessex, kaj ties frato Ethelbert estis regento de Kent. La sekvantan jaron Aethelwulf revenis, post edziĝi al Judita, filino de Karlo la 2-a (Francio). Laŭ la anglosaksa historiisto Asser, Ethelbald verŝajne partoprenis komploton kontraŭ sia patro, kies nova edzino povus naski rivalajn heredontojn. Por eviti enlandan militon, Aethelwulf permesis ke Ethelbald regu la okcidentan parton de Wessex.

Li mortis la 13-an de januaro 858, kaj entombiĝis unue en Steyning. Poste lia kadavro estis translokigata al Winchester, kie la ostoj ankoraŭ restas.

Edziĝoj kaj idoj

Aethelwulf edziĝis unue al nobelino de sia kortego, Osburga, kiu mortis ĉ. 854. Ili havis ses gefilojn el kiuj kvar iĝis reĝoj de Wessex:

Aethelwulf kaj sia dua edzino Judita ne havis idojn.