Daimler AG: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: is:Daimler
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: sco:Daimler AG
Linio 59: Linio 59:
[[ro:Daimler AG]]
[[ro:Daimler AG]]
[[ru:Daimler]]
[[ru:Daimler]]
[[sco:Daimler AG]]
[[sv:Daimler AG]]
[[sv:Daimler AG]]
[[te:డైమ్లెర్‌క్రిస్లెర్]]
[[te:డైమ్లెర్‌క్రిస్లెర్]]

Kiel registrite je 04:56, 10 jan. 2011

Emblemo de Daimler

La Daimler AG (iama DaimlerChrysler AG) estas germana-usona produktanto de personaj aŭtomobiloj kaj kamionoj kun centraloj en Stuttgart (Germanio) kaj Auburn Hills, Miĉigano (Usono). La firmao estiĝis en 1998 per unuiĝo de la konzernoj Chrysler Corporation (Usono) kun Daimler-Benz AG (Germanio) en akcia kompanio (Aktiengesellschaft) laŭ la germana leĝaro.

En 2006 DaimlerChrysler havis 360.385 dungitojn kaj spezobilancon de 151,6 miliardoj da Eŭroj. En 2005 vendiĝis 4.029.800 personaj aŭtomoviloj kaj 824.900 kamionoj. Plej gravaj merkatoj estas Usono kaj la lando de la Eŭropa Unio (kun 45,2 kaj 33,4 % de la spezoj).

Markoj

Historio de Daimler-Benz ĝis 1998

En 1883 Gottlieb Daimler sekurigis patentojn por "Gasmotor mit Glührohrzündung" kaj "Regulierung der Geschwindigkeit des Motors durch Steuerung des Auslassventils". La du patentoj estis la bazo por unua malpeza kaj rapide kuranta benzinmotoro. Tri jaroj poste Carl Friedrich Benz patentigis la "Automobil", trirada veturilo kun benzinmotoro kaj elektra sparkilo.

Laŭ sugesto de Deutsche Bank, la firmaoj "Benz & Co Rheinische Gasmotorenfabrik Mannheim" (fondita en 1899) kaj "Daimler-Motoren-Gesellschaft" en 1926 unuiĝis kaj formis la kompanion Daimler-Benz AG kun sidejo en Berlino.

Ŝablono:Ĝermo-ekonomiko