Esperanto-Societo Zuriko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e kor ekst ligilo (Check: 69) AWB
eNeniu resumo de redakto
Linio 10: Linio 10:
{{Esperanto-kluboj de Svislando}}
{{Esperanto-kluboj de Svislando}}


[[Kategorio:Svisaj Esperanto-asocioj]]
[[Kategorio:Svisaj Esperanto-kluboj]]
[[Kategorio:Kantono Zuriko]]
[[Kategorio:Kantono Zuriko]]
[[Kategorio:Zuriko]]
[[Kategorio:Zuriko]]

Kiel registrite je 13:34, 13 jan. 2011

Esperanto-Societo Zuriko (ESZ) (germane: Esperanto-Gesellschaft Zürich) estis fondita la 20-an de Decembro 1905 en la Centro Karolo la Granda. Inter la pioniroj de la unua epoko memorinda estas Karl Jost, aktivulo de la laborista movado, kiu estis unu el la plej fervoraj kontraŭstarantoj de Ido. Dum unu el la fondintoj de ESZ Albert Nötzli transiris al Ido, Karl Jost restis lia fervora kontraŭulo. La historion de ESZ dum la 20-aj jaroj markas la lukto inter tiuj du partioj. Oni retrospektive prave povas diri, ke la la forblovon de la ido-danĝero la Esperanto-movado precipe dankas al la fervora aktiveco de Karl Jost.

Kulmino en 1929 estis vizito de la bahaaninoj Lidia Zamenhof kaj Marta Ruth kiuj prelegis dum klubvespero pri la bahaa religio kaj vekis grandan publikan atenton. La societon dum multaj jaroj prezidis Emil Müller, tiam Paul Enz (fondinto de la ŝanĝocirklo Wirtschaftsring WIR en 1934), Fritz LIECHTI kaj hodiaŭ Dietrich Michael WEIDMANN. Nuntempe la societo havas 60 membrojn kaj kunsidas en Esperantejo[1]. Okazas regule kursoj por komencantoj, aperadas anoncoj kaj artikoloj en diversaj lokaj periodaĵoj. Esperanto-Societo Zuriko redaktas ankaŭ la ttt-ejon esperanto.ch[2] kaj la ĉiutagan retrevuon KOMENTOJn.

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo de Esperanto-Societo Zuriko