Kalimantano: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e robota aldono de: rw:Kalimantana, tr:Kalimantan
Linio 26: Linio 26:
[[pl:Kalimantan]]
[[pl:Kalimantan]]
[[pms:Kalimantan]]
[[pms:Kalimantan]]
[[rw:Kalimantana]]
[[su:Kalimantan]]
[[su:Kalimantan]]
[[sv:Kalimantan]]
[[sv:Kalimantan]]
[[tr:Kalimantan]]
[[vi:Kalimantan]]
[[vi:Kalimantan]]
[[zh:加里曼丹]]
[[zh:加里曼丹]]

Kiel registrite je 17:01, 16 jan. 2011

Situo de Kalimantano

Kalimantano estas indonezia parto de insulo Borneo, kiu estas la tria plej granda insulo en la mondo. Devenaj loĝantoj, kiuj vivis kaj vivas sur Kalimantano, nomiĝas dajakoj el tribo Dayak. El etnografia vidpunkto dajakoj dividiĝas en multe da triboj, kiuj diferenciĝas pro siaj kutimoj kaj kulturo. Inter la plej konataj apartenas triboj Iban, Kayan, Kenyah, Punan ks. Plimulto de dajakoj estis farmistoj kaj ĉasistoj. Kelkaj triboj, kiel Punan, estis sole migrantaj kolektantoj kaj ĉasistoj sen daŭraj loĝejoj. Sed plimulto de dajakaj triboj ne estis kiel la tribo Punan kaj ili konstruis klasikajn vilaĝojn. Iliaj loĝejoj estas netipaj kaj unikaj en la mondo. Ili nome konstruas la tn. longajn domojn, kie loĝas la tuta vilaĝo. Temas pri domo sur lignaj kolonoj (tiuj ŝirmas antaŭ bestoj kaj akvo), kie antaŭe estas komuna verando. Tiu estas grava, ĉar ĉi tie renkontiĝas ĉiuj homoj el la tuta vilaĝo. Ĉi tie ankaŭ oni faras plimulton de komunaj laboroj. El la verando estas enirejoj en loĝejojn de unuopaj familioj. La loĝejoj de unuopaj familioj estas apartigitaj. Meze de la domoj havas loĝejon ofte vilaĝestro. Tiuj ĉi domoj, depende en konkreta tribo, estas diverse ornamitaj. De pentraĵoj ĝis diversaj statuetoj kaj totemoj ŝirmantaj la vilaĝon antaŭ malbonaj spiritoj. Tre ofte ni povas vidi ĉi tie bildigon de nigra dentokornulo (granda birdo vivanta sur Kalimantano), kiu havas en dajaka mitologio principan postenon. Dajakoj nome kredas, ke ĝi transportas animojn de mortintoj. El vidpunkto de religio dajakoj estadis animistoj. Hodiaŭ, dank‘ al efikado de misiistoj, plimulto de dajakoj estas kristanoj. Kun tio koneksas ankaŭ perdo de tradicioj, kiu iom post iom okazas ĉe ili. Renkonti virinojn kun tradiciaj dajakaj longaj oreloj estas hodiaŭ preskaŭ ne ebla. En pasinteco tiel ĉi ornamita estis ĉiu virino. Demandinte, kiel estiĝis tiu ĉi tradicio, ni ricevis respondon: "Ja ni ne aspektos kiel orangutangoj, tiuj havas malgrandaj oreloj. Ni estas dajakoj kaj ni do devas havi aliajn orelojn." Se tiu ĉi legendo estas vera, ni ne scias. Plua tradicio konsistis en tatuado. Tatuis sin kaj viroj kaj virinoj. Motivoj kaj nivelo de tatuado koneksis kun socia posteno de konkreta persono, do ne eblis tatui nur tiel. Lasta el la tradicioj, kiun valoras mencii, koneksas kun batalemo de dajakoj. Dajakoj forhakis al siaj malamikoj la kapojn kaj la kraniojn de la malamikoj ili kaŝigis kiel trofeoj. Tio estadis timigataj ĉasistoj de kranioj.