Vilaĝo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Idioma-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.3) (robota aldono de: hi:गाँव modifo de: tr:Köy
Linio 69: Linio 69:
[[gv:Balley beg]]
[[gv:Balley beg]]
[[he:כפר]]
[[he:כפר]]
[[hi:गाँव]]
[[hr:Selo]]
[[hr:Selo]]
[[hu:Falu]]
[[hu:Falu]]
Linio 109: Linio 110:
[[tg:Деҳа]]
[[tg:Деҳа]]
[[th:หมู่บ้าน]]
[[th:หมู่บ้าน]]
[[tr:Türkiye'nin köyleri]]
[[tr:Köy]]
[[tt:Awıl]]
[[tt:Awıl]]
[[uk:Село]]
[[uk:Село]]

Kiel registrite je 21:02, 28 jan. 2011

La nocio vilaĝo signifas komunumon, kiu originale karakterizeblas kiel agrikultura setlejo per specifaj ekonomia kaj socia strukturo. Ĝenerale la vilaĝo estas pli malgranda, ol la urbo. En la mezepoko muro ĉirkaŭis la urbon, en la vilaĝo ne estis defendo.

Kelovilaĝo Hajós en Hungario. Sub la domoj keloj troviĝas por la vino, en la ĝardeno nur vinbero kreskiĝas.
Panoramo al supozata vilaĝo en Hungario en skanzeno

Historie elformiĝintaj vilaĝaj formoj

En la vilaĝo apud la loĝdomo troviĝas staloj plej ofte por ĉevalo, bovo, porko, kapro kaj koko, ejoj por agraraj produktaĵoj, fine ĝardeneto. En la vilaĝo troviĝas malmulte da komunaj ejoj, plej ofte preĝejo kaj vilaĝdomo. En Afriko estas tiaj vilaĝoj, kiuj estas ĉirkaŭitaj per lignaĵo por defendi la hombestojn kontraŭ la sovaĝbestoj.

Dum la historio formiĝis ankaŭ minvilaĝoj (minado), fiŝkaptistaj vilaĝoj (fiŝkaptado), feriaj vilaĝoj (feriado) kaj kelovilaĝoj (vinkulturo).

unustrata vilaĝo

La domoj apudstaras, najbaras unu la alian. La agroj situas fine de la ĝardeno.

radisimetriaj vilaĝoj

La domoj grupiĝas ĉirkaŭ centra komuna placo rondforme, ovale.

ŝaktabulaj vilaĝoj

Sur ebenaĵo, la nove fonditaj vilaĝoj, kaze de oni disdonis parcelojn, la stratoj imitas la ŝaktabulon.

La supre menciitaj estas la praaj formoj de la vilaĝoj. Post kresko de la loĝantaro tiuj formoj transformiĝis, sed ankaŭ hodiaŭ kelkfoje ekkoneblaj.

socialaj strukturoj

Pinte de la vilaĝa socia strukturo staris la riĉaj kamparanoj, pastroj, (pli poste ankaŭ kuracistoj). Krom tiuj vivis en la vilaĝo senagruloj, kiuj servis ĉe la kamparanoj. (Nuntempe politikistoj kaj riĉuloj regas la vilaĝojn).

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri vilaĝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Vilaĝano kreditas, vilaĝestro prunteprenas 
  • Citaĵo
     Pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri. 
  • Citaĵo
     Per mono, ne per mano punu vilaĝanon. 

Referencoj

  1. Lernu