Midvejinsuloj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.1) (robota modifo de: fr:Îles Midway
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: io:Midway Atolo
Linio 76: Linio 76:
[[hu:Midway-atoll]]
[[hu:Midway-atoll]]
[[id:Atol Midway]]
[[id:Atol Midway]]
[[io:Midway Atolo]]
[[is:Midwayeyja]]
[[is:Midwayeyja]]
[[it:Atollo di Midway]]
[[it:Atollo di Midway]]

Kiel registrite je 10:32, 30 jan. 2011

Ortografia projekcio kun Midvejinsuloj centre

La Midvejinsuloj estas atolo en Nord-Pacifiko apartenanta al la Usonaj Malgrandaj Insuloj. La insularo (konata ankaŭ kiel Midvejatolo) kovras areon de sume 6.2 km² kaj situas en la norda parto de la Pacifika Oceano, relative proksime de la nordokcidenta pinto de la insularo Havajo. La nomo Midway (Mezvojo) aludas al ties geografia situo, tio estas pli malpli meze de la vojo inter Ameriko kaj Azio.

La latitudo estas 28º13' N kaj la longitudo 177º22' Or, tio estas pli malpli je triono de la distancio inter Honolulu kaj Tokio.

La atolo konsistas en koralo baraĵo ringoforma, kaj multnombraj sablinsuletoj. La du insuloj plej grandaj estas, Sand Island (Sablinsulo) kaj Eastern Island (Orienta Insulo), kaj aktuale estas ĉefe grava loĝejo kaj habitato de miloj de marbirdoj.

La Midvejinsuloj ne havas originan homan loĝantaron, kaj estas teritorio neaneksiita de Usono (kiel Gvamo ekzemple), kaj ties statuso estas tiu de insula areo zorge de la Interna Departamento de Usono. La ekonomio baziĝas entute sur registaraj fondusoj kaj alimentoj kaj indistiaĵoj devas esti importitaj.

La areo de Midvejinsuloj estas konita tutmonde speciale pro la Batalo de Midvejo, kiu okazis dum la Dua Mondmilito. La Usona Floto repuŝis japanan atakon, markante tiu venko gravan ŝanĝon en la scenejo de la milito en la Pacifiko.

Geografio

Mapo de la Midvejinsuloj

La Midvejinsuloj formas parton de serio de vulkanaj insuloj kaj atoloj kiuj etendiĝas el Havajo ĝis la pinto de la Aleŭtoj. Midvej formiĝis antaŭ ĉirkaŭ 28 milionoj da jaroj, kiam la submara kuŝejo sur kiu baziĝas troviĝis je la sama alto kiel la vulkana bazo de Havajo. Fakte, Midvej estis iam vulkana ŝildo ŝajne tiom ampleksa kiom la insulo de Lana'i. Laŭlonge de milionoj da jaroj, la insulo suferis procezon konatan kiel isostatika alĝustigo. La korala baraĵo kiu formiĝis ĉirkaŭ la vulkana insulo pluekzistis je la marnivelo pere de suprenkresko, dum la tuta bazo malsupreniris. Aktuale, la baraĵo havas ĉirkaŭ 400 metrojn larĝe kaj la atolo havas malprofundajn akvojn laŭlonge de ĉirkaŭ 10 kilometroj.

La Midvejinsuloj estis tre tuŝitaj en sia naturo kiel konsekvenco de la setligo de homo. Post 1869, kiam oni prezentis projekton por detrui parton de la koraloj kaj konstrui havenon en Sand island (Sablinsulo), la loka ekologio suferis danĝerajn ŝanĝojn. Birdoj indiĝenaj de aliaj insuloj, kiel la Lajsana Ralo kaj la Lajsana Finch estis liberigitaj en tiu loko. Oni plantis arbojn originajn de Aŭstralio kiel ventohaltilojn. Ĉirkaŭ 75% de la plantospecioj troveblaj nun en Midvejo estas ekzotaj.

La atolo havas 32 km de xoseoj, 7,8 km de akvokondukiloj, havenon (situa en Sand Island, kaj fermita al la publika uzado) kaj du alteriĝaj dromoj (ambaŭ pavimaj, kun longeco de ĉirkaŭ 2000 m). La FWS (Servo por la Vivo kaj Sovaĝa kaj Fiŝa, laŭ la anglalingva mallongigoi) antaŭvidis fermi ĉiun flughavenajn operacijon post la 22a de novembro de 2004, je kio finus permeso por ĉiu tipo de publikaj vizitoj.

Historio

Neoficiala flago de la Midvejinsuloj

La atolo estis malkovrita la 5a de julio de 1859 de la kapitano N.C. Middlebrooks, enŝipe de la balenŝipo Gambia. La insuloj estis tiam nomitaj kiel Insuloj Middlebrooks.

Middlebrooks reklamis tiam la insulojn por Usono laŭ la Akto de la guaninsuloj, laŭ kiu usonanoj rajtas setliĝi portempe en senhoma insulo por profiti la guanon.

La 28a de aŭgusto de 1867 la kapitano William Reynolds, de la ŝipo USS Lackawanna, ekposedis formale la insulojn por Usono. Poste oni ŝanĝis la nomon de la insuloj per tiu de Midvejo. Tiu atolo transformiĝis tiele en la unua teritorio nekontinenta aneksiita de Usono. La Midvejinsuloj estas la ununuraj insuloj en la Insularo de Havajo kiu ne formas parton de la Ŝtato de Havajo.

Referencoj

  • Ladd, H.S., J.I. Tracey Jr., y M.G. Gross. 1967. Drilling at Midway Atoll. Science, 156 (3778): 1088–1095 (26a de majo de 1967).

Eksteraj ligoj

greke http://www.smithsonianmag.si.edu/journeys/01/sep01/feature_full_page_1.html greke http://www.midwayisland.com/history_ctr.html