Distrikto Oldenburg: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Oldenburgo > Wildeshausen
Hagar66 (diskuto | kontribuoj)
e png --> svg
Linio 3: Linio 3:
! mapo
! mapo
|- style="background: #ffffff; text-align: center;"
|- style="background: #ffffff; text-align: center;"
| style="width: 145px;" | [[dosiero:Wappen Landkreis Oldenburg.png|140px|distrikta blazono]]
| style="width: 145px;" | [[dosiero:Wappen landkreis oldenburg.svg|140px|distrikta blazono]]
| style="width: 145px;" | [[dosiero:Lage des Landkreises Oldenburg in Deutschland.PNG|140px|situo de la distrikto Oldenburg en Germanio]]
| style="width: 145px;" | [[dosiero:Lage des Landkreises Oldenburg in Deutschland.PNG|140px|situo de la distrikto Oldenburg en Germanio]]
|-
|-

Kiel registrite je 09:19, 1 feb. 2011

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto Oldenburg en Germanio
Bazaj informoj
Federacia Lando: Malsupra Saksio
Administra urbo: Wildeshausen
Areo: 1.063 km²
enloĝantoj: 126.000 (fine de 2005)
enloĝantoj po km²: 118
aŭtokodo: OL
Komunumoj: 15

La distrikto Oldenburg (germane Landkreis Oldenburg) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Ĝi troviĝas sude de la urbo Oldenburg, kiu donis sian nomon al la teritorio, sed ne apartenas al ĝi, kaj plue situas iom sudokcidente de la urbo Bremen. Administra centro estas la urbo Wildeshausen.

La distrikto havas areon de 1.063 km², kaj fine de la jaro 2005 ĝi havis 126.000 enloĝantojn. Historie la teritorio apartenas al la regiono Oldenburgio, kaj estas malurbe strukturigita, kun kamparoj, arbaroj kaj vastaj marĉoj taŭgaj por abundaj biciklaj ekskursoj, kun prahistoriaj dolmenoj, historiaj trabfakaj bienoj kaj mezepokaj centroj de urbetoj.

Esperanto en la distrikto

Esperanto-parolantoj en la distrikto ĝenerale kunlaboris kaj kunlaboras en la movada grupo de la urbo Oldenburg, aŭ se ili loĝas en la pleja distrikta oriento, ankaŭ en la grupo de Bremen. Inter la 27-a de decembro 1960 kaj la 3-a de januaro 1961 la 4-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en la distrikta komunumo Hatten-Sandkrug kaj pritraktis la temon "Sudamerikaj problemoj". Dum la 1980-aj jaroj la suda najbara kaj same kampara distrikto Vechta havis multajn esperantajn aktivecojn, kiuj iom disradiis al la sudaj komunumoj de la distrikto Oldenburg.

Reta ligilo

tradicia stalo por ŝafoj en la vilaĝo Astrup (komunumo Wardenburg) - intertempe kulturejo