Anschluss: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 11 jaroj
sen resumo de redaktoj
e ([r2.5.2] robota modifo de: sv:Anschluß; cosmetic changes)
Neniu resumo de redakto
'''Anschluss''' ([[germana]] vorto kiu signifas "aneksiĝo") estis la aneksado en [[1938]] de [[Aŭstrio]] ene de la nazia [[Germanio]] kiel provinco de la [[Tria Regno]], kaj ricevis novan nomon: de la origina ''Österreich'' al ''[[Ostmark]]'' (Orienta Marko).
 
La okazintaĵoj de la [[12-a de marto]] [[1938]] estis la unuaj grandaj paŝoj por la ekspansio de [[Germanio]] longtempe dezirata de [[Adolf Hitler]]. Ĉi tiu ago sekvis la redonon al Germanio de la regiono [[Sarlando]], sub kontrolo de la [[Ligo de Nacioj]] dum 15 jaroj kiel interkonsentiĝis en la [[Traktato de Versajlo]], kaj antaŭis la aneksadon de la [[SudetojSudetio]] pli malfrue en [[1938]], la invado de [[Ĉeĥoslovakio]] en [[1939]], kaj fine kondukis ĝin al la [[Dua Mondmilito]] per la [[Invado en Pollandon]] fare de trupoj de Germanio, [[Sovetio]] kaj [[Slovakio]].
 
La ''Anschluss'' estis antaŭata de periodo de kreskanta politika premo sur Aŭstrion, okazigita de Germanio, postulante la agnoskadon de la [[Nazia Partio]], malpermesita en Aŭstrio, kaj poste ĝian partoprenadon en la regado. Kiam la Kanceliero de Aŭstrio [[Kurt Schuschnigg]], en lasta intenco konservi la sendependecon de Aŭstrio, anoncis referendumon por determini la sendependecon aŭ aliĝon al Germanio, ĉi tiu premis al al Schuschnigg por ke li cedu la regadon al la Nazia Partio. Ĉi tiu ŝtatpuĉo estis bone planita de la Nazia Partio de Aŭstrio, pro kio ne estiĝis rezistado kiam la trupoj de la [[Wehrmacht]] invadis Aŭstrion por okazigi la ''Anschluss'' (aneksadon). La [[10-an de aprilo]], referendumo validigis la aneksadon per 99,73% de la loĝantaro favore al ĝi.
Sennoma uzanto

Navigada menuo