Savognin: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 23: Linio 23:


==Lingvoj==
==Lingvoj==
La ĉefa lingvo en Savognin estas la [[romanĉa lingvo|romanĉa]].
La ĉefa lingvo en Savognin estas la [[romanĉa lingvo|romanĉa]], tamen ankaŭ en Savognin la tendenco de la malkresko de la nombro de romanĉlingvanoj konfirmiĝas.


==Trafiko==
==Trafiko==

Kiel registrite je 21:41, 1 feb. 2011

Savognin
Blazono de Savognin
Ponto trans Julia en Savognin
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Grizono
Distrikto Albula
Komunumaro Surses
Koordinatoj  46° 35′ 52″ N 9° 36′ 0″ O / 46.59778 °N, 9.60000 °O / 46.59778; 9.60000 (mapo)Koordinatoj: 46° 35′ 52″ N 9° 36′ 0″ O / 46.59778 °N, 9.60000 °O / 46.59778; 9.60000 (mapo)
Nombro de loĝantoj ??
Areo 22,24 km²
Alteco 1207 m super marnivelo
Poŝtkodo 7460
Komunumkodo 3539
Mapo de Savognin

Pri la komunumo

Savognin (malnova germanlingva nomo Schweiningen, uzita ĝis komence de la 20-a jarcento) estas la ĉerfloko de la komunumaro Surses kaj komunumo de la distrikto Albula en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 960 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Savognin situas en la suba parto de la valo de Surses ĉe la alfluo de la rivereto Sletg al Julia sur alteco de 1207 m s.m. La plej alta punkto de la komunuma teritorio estas la monto Piz Arblatsch kun alteco de 3203 m s.m. La komunumo konsists el la kvin setlejoj Son Mitgel, Naloz, Sot Curt, Sur Curt kaj Sur Tocf, kiuj kunkreskis ek de la 1960-aj jaroj, kiam la loĝantaro de la komunumo kreskis pro la evoluo de la turismo.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Savognin limas en nordo al Cunter, en nordnordoriento al Tiefencastel, en nordoriento al Filisur, en oriento al Tinizong-Rona, en sudo al Mulegns, kaj en okcidento al Riom-Parsonz.

Lingvoj

La ĉefa lingvo en Savognin estas la romanĉa, tamen ankaŭ en Savognin la tendenco de la malkresko de la nombro de romanĉlingvanoj konfirmiĝas.

Trafiko

Tra Savognin pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 3, kiu kondukas de Koiro tra Lenzerheide, Tiefencastel kaj la Juliopasejo al Engadino. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Tiefencastel al Bivio kaj pluen tra la Juliopasejo al Sankt-Maŭrico.

Historio

La unua dokumenta mencio de Savognin datiĝas el la jaro 1154 kiel Sueningin.

Okaze de gruzoekspluatado sude de la vilaĝo sur la monteta tavolo Padnal estis trovita signifa setlejo el la bronzoepoko fare de Bonifaci Plaz kaj Walo Burkart el la epoko de la 17-a ĝis la 13-a jarcento antaŭ Kristo. [1]

Dum romia epoko la romia vojo tra Septimer- kaj Juliopasejo kondukis tra Savognin. Dum frua mezepoko la Korto de Savognin supozeble apartenis al la Monaĥejo Mistail. Tiuj rajtoj en la jaro 1154 transiris al la Monaĥejo Sankt-Luzi en Koiro. En la jaro 1282 la regado pri Savognin rekte iris al la episkopejo Koiro. En la jaro 1552 Savognin kune kun la tuta tribunala komunumo Oberhalbstein sin liberaĉetis de la episkopa servuteco. [2]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Jürg Rageth: Savognin - Bronzepoka setlejo sur Pradnal (Mot la Cresta) en Historia Leksikono de Svislando (2010-11-05)
  2. Fonto: Jürg Simonett: Savognin - Romia epoko ĝis komence de la 21-a jarcento en Historia Leksikono de Svislando (2010-11-05)

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto


Ŝablono:Navigilo komunumoj de la distrikto Albula