Bivio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 26: | Linio 26: | ||
==Lingvoj== |
==Lingvoj== |
||
En la 19-a jarcento Bivio estis ĉefe [[itala lingvo|itallingva]]. En [[1860]] 80% de la loĝantaro de Bivio parolis la italan. |
|||
==Historio== |
==Historio== |
Kiel registrite je 23:27, 1 feb. 2011
Bivio | |
---|---|
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Albula |
Komunumaro | Surses |
Koordinatoj | 46° 28′ 12″ N 9° 39′ 5″ O / 46.47000 °N, 9.65139 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 28′ 12″ N 9° 39′ 5″ O / 46.47000 °N, 9.65139 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | ?? |
Areo | 76,73 km² |
Alteco | 1769 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7457 |
Komunumkodo | 3531 |
Pri la komunumo
Bivio (malnova germanlingva nomo Stallen, malnova itallingva nomo kaj ĝis 1902 oficiala nomo de la komunumo estis Stalla, nuna itallingva nomo Bivio, romanĉlingva nomo Beiva) estas komunumo de la komunumaro Surses kaj la distrikto Albula en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 207 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Bivio estas la ununura itallingva komunumo norde de la alpa akvodislimo. Ĝi situas en la sudo de la valo de la rivero Julia, kies fontoj situas sur ĝia teritorio. Krom la kerna vilaĝo Bivio al la komunumo apartenas la vilaĝetoj Stalveder, Mott, Cavreccia kaj Valetta da Beiva.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Brivio limas en nordo al Marmorera, en nordnordoriento en unu punkto al Sur, en nordoriento al Bever, en oriento al Silvaplana, en sudoriento al Sils en Engadino, en sudo al Bregaglia, en okcidento al Avers, kaj en nordokcidento al Mulegns.
Trafiko
Tra Bivio pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 3, kiu kondukas de Koiro tra Lenzerheide, Tiefencastel kaj la Juliopasejo al Engadino. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Tiefencastel al tra la Juliopasejo al Sankt-Maŭrico. Historie gravis krom Juliopasejo ankaŭ la Septimerpasejo, trans kiu dum romia epoko ankaŭ kondukis veturebla vojo. Nuntempe trans Septimerpasejo tamen ekzistas nur piedpado pasebla nur somere piede aŭ per montarbicikloj.
Lingvoj
En la 19-a jarcento Bivio estis ĉefe itallingva. En 1860 80% de la loĝantaro de Bivio parolis la italan.
Historio
Notoj kaj referencoj