Rusa ruleto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: de:Russisch Roulette
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: el:Ρωσική ρουλέτα
Linio 24: Linio 24:
[[da:Russisk roulette]]
[[da:Russisk roulette]]
[[de:Russisch Roulette]]
[[de:Russisch Roulette]]
[[el:Ρωσική ρουλέτα]]
[[en:Russian roulette]]
[[en:Russian roulette]]
[[es:Ruleta rusa]]
[[es:Ruleta rusa]]

Kiel registrite je 23:44, 2 feb. 2011

Rusa ruleto estas hazardludo, dum kiu oni ŝargas per unu kuglo sespafan revolveron kaj poste oni turnas (ruligas) la ŝargilon. Oni metas la paftubon al la kapo kaj premas la ĉanon. La ŝanco de morto estas 1 al 6. Gajninto estas tiu, kiu pli longe travivas aŭ se alia ne plu kuraĝas. Tiun "ludon" povas "ludi" multaj homoj. Tio aperas en filmoj kaj beletro.

Ekzistas ankaŭ versio de tiu ludo, kiam la ŝarĝilo ne estas ruligata post ĉiu iteracio de la ludo, tiel pligradigante la ŝancon de pafo en ĉiu iteracio (1/6, 1/5 kaj tiel plu).

Krom pafado en la kapon oni ankaŭ foje praktikis aliajn regulojn (pafado en sian manon, ekzemple).

Tamen se la revolvero estas bona kaj ĝia ŝarĝujo sufiĉe facile turniĝas, probableco de sinpafo (de la unua ludanto) estas malpli ol 1/6 , ĉar pro sia pezo la kartoĉo estos post turniĝo en suba parto de la ŝarĝujo, sed la pafado okazas de la supra parto. Ekzistas tamen kontrasta opinio, ke temas pri tipa "urba legendo": ŝarĝujo kutime ne tiel libere ruliĝas por ke pezo de la kuglo povu influi ĝian halton.

La unua skriba mencio de "rusa ruleto" estas eble artikolo de Georges Surdez "Rusa ruleto" publikigita la 30-an de januaro 1937 en usona revuo "Collier’s Weekly". Intervjuito de Surdez, franca militisto servinta en rusa armeo, rememoris la ludon, kiun rusaj oficiroj ludis en 1917, depremitaj de okazaĵoj en la Rusio.

Kiel nocio, la vortkombino "rusa ruleto" estas uzata por tre riskaj, danĝeraj aferoj.

Vidu ankaŭ